Hansjörg Wyss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hansjörg Wyss
Hansjörg Wyss, Lauzano 2014
Hansjörg Wyss, Lauzano 2014
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1935 (1935-09-19) (88-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj anglagermanafranca
Loĝloko Wilson
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zurikoekonomika altlernejo Harvard
Familio
Infano Amy Wyss
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenistofilantropo • investisto
vdr

Hansjörg Wyss (naskiĝis la 19-an de septembro 1935 en Berno) estas svisa entreprenisto kaj mecenato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wyss naskiĝis kaj pasis sian infanaĝon kaj junaĝon en Berno. Li studis konstruinĝenieradon en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj post la akirado de la inĝeniera diplomo li studis de 1963 ĝis 1965 mastrumadon en la Harvard Business School kion li konkludis kun la titolo mastro de komercadministrado. Tiam li laboris en diversaj funkcioj en la tekstilindustrio kaj kiel inĝeniero kaj projektmastrumanto por Chrysler en Pakistano, Turkio kaj Filipinoj. En la jaro 1977 li fariĝis prezidanto de la medicinaĵproduktanto Synthes, kiun funkcion li plenumigis ĝis la vendo de la entrepreno.[1] En la jaro 2011 kaj 2012 li vendis siajn akciojn de Synthes al la usona farmaci- kaj konsumaĵproduktisto Johnson & Johnson.

La verkistino kaj ĵurnalistino Hedi Wyss estas la fratino de Hansjörg Wyss.

La havaĵo en la jaro 2012 estis de la svisa revuo Bilanz taksita je 9500 milionoj da svisaj frankoj.[2]

Nuntempe Hansjörg Wyss vivas en Jackson (Vajomingo), Usono.

Mecenato[redakti | redakti fonton]

Hansjörg Wyss fondis en la jaro 1988 la Wyss-Fondumon, kies celo estas la subteno de daŭripovaj novigoj kaj konservado de la kamparo.[3]

En decembro 2014 estis konatigita, ke Hansjörg Wyss sponsoris esplorcentron de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko per 120 milionoj da usonaj dolaro, tio estas la plej alta sumo, kiun iam ajn donacis privatulo al svisa altlernejo.[4]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]