Hansa ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hanso)
Hansa ligo
konfederacioorganizaĵo
Komenco 1358 vd
Fino 1862 vd
vdr
Fondo de la Hansa Ligo en Hamburg, Germanio.
La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  nederlanda zono
  •  vestfalia zono
  •  saksia zono
  •  vendia zono
  •  brandenburgia zono
  •  pomeria zono
  •  prusia zono
  •  livonia zono
  •  svedia zono
  • La Hansa ligo estis komerca ligo de 100-160 mezepokaj germanaj urbetoj origine ĉirkaŭ la Balta maro. Poste aliĝis ankaŭ urboj kun komercaj rilatoj tien. La ligo floris de 1241 ĝis 1441.

    Ekesto[redakti | redakti fonton]

    Oni ne certas pri kiam ĝi komenciĝis. Origine, la nomo "Hansa" signifis kompanion de komercistoj komercantaj kun fremdaj landoj. Post la germana puŝo orienten kaj la setlado de germanaj urboj en la slavaj landoj de la Balta maro, la komercaj gildoj kaj urbaj asocioj evoluis (13-a jarcento) al ligoj. Plej rimarkinda estis la roto de germanaj komercistoj kun estrejo en Visby. Puŝante orienten, ili fondis branĉon en Novgorod. En Londono, kie germanoj komercis ekde la 11-a jarcento, la privilegioj donitaj al komercistoj de Kolonjo estis etenditaj al aliaj germanoj, kaj "Hansa" de germanaj komercistoj formiĝis.

    Grava impeto de la evoluo de la ligo estis la manko de potenca germana nacia registaro por provizi sekuran komercadon. Por konservi komunan sekurecon, ekskluzivajn komercajn rajtojn, kaj, kiam ajn eblas, monopolon, la urboj pli intimiĝis. En 1241, Lübeck (Lubeko) kaj Hamburgo findecidis traktaton de reciproka protektado. Aliaj urboj aliĝis al tiu ĉi asocio kaj forta ligo kreskis, kondukita de Lübeck. Havenoj kaj landinternaj urboj de Nederlando ĝis hodiaŭa Pollando aliĝis la ligon, sed la nord-germanaj urboj restis la ĉefaj membroj. La ligo vigle pliampleksigis sian agadon, fondante ĉefajn fremdajn branĉojn en Bruĝo (Flandrio) kaj Bergen (Bergeno, Norvegio). La Hanso-urboj atingis la supron en siaj venkoj super Valdemaro la 4-a de Danio, gajnante la Traktaton de Stralsund (1370), efektiva komerca monopolo en Skandinavio. Tio estis avantaĝo por urbo, kiu povas nomi sin hansa urbo. La balta hegemonio daŭris dum pluraj militoj ĝis sia malvenko pere de la nederlandoj en 1441.

    Disfalo[redakti | redakti fonton]

    Malgraŭ la sukceso, la ligo suferis pro manko de organizado. Kvankam asembleoj de la ligo kunvenis neregule en Lübeck, multaj urboj ne sendis reprezentantojn, kaj decidoj estis kondiĉaj de reviziado de la individuaj urboj. La nombro de membroj fluktuis, plejeble de malpli ol 100 ĝis pli ol 160. Ĝis la 16-a jarcento, interna malkonsento, ĉesado de liberoj pere de la germanaj reĝidoj, kreskado de centraj fremdaj ŝtatoj kaj rezulta perdiĝo de ligaj privilegioj, progresoj de la nederlanda kaj brita ŝipado, kaj diversaj ŝanĝoj en komercado, precipe pro la malkovro de Ameriko en 1492, ĉiuj kontraŭagis la ligon. La fina dieto okazis en 1669, sed la ligo neniam formale disiĝis. Lübeck, Hamburgo kaj Bremeno estas ankoraŭ konataj kiel hansaj urboj.

    La interlingvo de la ligo estis la platdiĉa lingvo.

    Nuntempe[redakti | redakti fonton]

    Fine de la 20a jarcento oni refondis Hansan Ligon, denove internacie, kvankam ĝis nun en eta amplekso. La celo nuntempe estas ĉefe stimuli turismajn kontaktojn. Vidu Nova Hanso.

    La Eŭropa Hansomuzeo (germane Europäisches Hansemuseum) situas en la hansa urbo Lübeck en Ŝlesvigo-Holstinio en norda Germanio. Ĝi estas la plej granda muzeo kun la temo de la hansa periodo.

    La Hansa Muzeo kaj Schøtstuene (norvege Det Hanseatiske Muzeo og Schøtstuene) estas muzeo en la urbo Bergen, Norvegio [1][2].

    Listo de gravaj Hansaj urboj[redakti | redakti fonton]

    Hansaj urboj en la 21a jarcento[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


    1. Anne-Sofie Hjemdahl Det Hanseatiske Museum (Store norske leksikon)
    2. Anne-Sofie Hjemdahl Schøtstuene (Store norske leksikon)