Hanson (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanson
la triopo en 2013
la triopo en 2013
Fondo en 1992
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo (angle)
Muzikistaro
  • Clarke Isaac „Ike“ Hanson (nun 43-jara)
  • Jordan Taylor „Tay“ Hanson (nun 41-jara) kaj
  • Zachary Walker „Zac“ Hanson (nun 38-jara)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Hanson estas usona popmuzika grupo el Tulsa, Oklahomo, kiun konsistigas la tri fratoj Isaac (gitaro, baso, piano kaj kantado), Taylor (klavaroj, piano, gitaro, tamburoj kaj kantado) kaj Zac (tamburoj, piano, gitaro kaj kantado). Kiel apogaj membroj menciindas Dimetres Collins (klavaroj, gitaro) kaj William Birkhead (baso), kiuj ekde 2007 prezentiĝas kiel aldonaj grupanoj. La muzikgrupo plej konatas pro la kanto "MMMBop" de 1997 el ilia debuta muzikalbumo "Middle of Nowhere", kiu trifoje estis nominita por premio Grammy. Aldone, interalie tiu produktaĵo en 1997 honoriĝis kiel "plej bona kanto" per Eŭropa Muzika Premio de MTV, kaj samjare la grupo ankaŭ premiiĝis en la kategorio de "plej bona nova artisto".

La fratoj, kiuj naskiĝis en 1980, 1983 kaj 1985, koncertas kiel profesia triopo ekde majo 1992, kiam ili do estis nur 11-, 9- kaj 6-jaraĝaj infanoj. Tamen ili ne klasifikeblas "knaba popmuzikgrupo", en kiu laŭ la muziktermina difino la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - kvankam unu- ĝis trivoĉa kantado estas la ĉefa elemento en la popmuzika stilo de la fratoj Hanson, tamen preskaŭ ĉiam ili mem akompanas la kantadon per muzikiloj, dum scenejaj prezentiĝoj samkiel en muzikstudia registro de muzikaĵoj. Ĉiuj tri ankaŭ estas kantaŭtoroj.

Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: Isaac, naskiĝinta la  17-an de novembro 1980(nun 1980-11-17) nun estas 43-jara, Taylor, naskiĝinta la  14-an de marto 1980(nun 1980-03-14), nun 44-jara, kaj Zac, naskiĝinta la  22-an de oktobro 1985(nun 1985-10-22), nun 38-jara.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Boomerang (1995)
  • MMMBop (1996)
  • Middle of Nowhere (1997)
  • Snowed In (1997)
  • This Time Around (2000)
  • Underneath (2004)
  • The Walk (2007)
  • Shout It Out (2010)
  • Anthem (2013)
  • Middle of Everywhere: The Greatest Hits (2017)
  • Finally It's Christmas (2017)
  • String Theory (2018)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]