Haora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Haora, en loka lingvo হাওড়া estas industria kaj universitata urbo, ankaŭ distrikta sidejo en subŝtato Okcident-Bengalo en federacia ŝtato Barato.

Botanika ĝardeno en Haora
Templo en Haora

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Haora situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de Kolkata.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis de itala esploristo, kiu en gazeto menciis ĝin laŭ nomo Buttor, kiel bona haveno en 1578. Dominado de britoj komenciĝis en la 18-a jarcento. Post 1854 Haora industriiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Haora havas bonan ĉefvojan kontakton. La fervojo funkcias ekde 1854.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Haora havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La someroj estas varmaj (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C). Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1582 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]