Hapax legomenon
El Vikipedio
Per Hapax legomenon (pluralo: Hapax legomena, de la greka ἅπαξ hápax 'unufoje, unika'; λεγόμενον legómenon 'la dirata') oni priskribas vorton, kiu aperas nur en unu sola pozicio en iuspeca korpuso. Do la ekzakta signifo de la unuopaj vortoj estas malfacile divenebla. Se vorto aperas dufoje en teksto (aŭ korpuso), oni nomas ĝin dis legomenon, je tri trovejoj tris legomenon.
Kadre de interpretado de Biblio laŭ la histori-kritika metodo, hapax legomenon estas signo ke la aŭtoro uzis fremdan tekstmaterialon por enplekti en sian tekston, aŭ ke la teksto estas reverkita de posta redaktanto.