Haptonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haptonomio (greka : 'haptein" - tuŝi kaj "nomos" -regulo), estas terapio fondita de Frans Veldman. Ĝi okupiĝas pri la palposento, la emocia vivo kaj la senta interagado inter homoj por ligi la homojn denove pli bone kun sia korpo. En haptonomia renkontiĝo oni lernas kiel interrilati kun siaj palpo- kaj sento-eblecoj tiel ke oni kapablas interrilati taktoplene kun si mem kaj aliuloj.

Alia celo estas instrui pli bone trakti kun doloro kaj rompi la malbonan ciklon kiu ofte ekestas kiam temas pri streĉo-rilataj malsanaj doloroj.

Fakoj

Ekzistas diversaj subfakoj de haptonomio, ĉiuj kun aparta specialiĝo:

  • Haptonomia nasko-akompanado
  • Haptonomia blindulo-akompanado
  • Haptonomia sportakompanado
  • Haptonomia doloromastrumado
  • Haptonomia traŭmotraktado
  • Haptonomia prizorgado de maljunuloj
  • Haptonomia morto-akompanado

Studado

Eblas studi haptonomion nur en Parizo, en la Centre International de Recherche et de Développement de l’Haptonomie (C.I.R.D.H.).

Eksteraj ligiloj