Hardado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hardadometalhardado estas en la metalurgio unu el tuta gamo da procedoj, per kiuj oni prilaboras la internan strukturon de (ĉefe feraj) metaloj, por akiri deziratajn ecojn rilate al eksteraj mekanikaj strenoj. Ekzemplas pli altgrada rezistemo kontraŭ tro rapida foruziĝo, kontraŭ fleksado, premado, tordado. La procedoj efektiviĝas per varmo, kemiaj substancoj aŭ kombinoj el ambaŭ. La diferencon inter la strukturoj eblas bildigi per la ekzemplo de grafito kaj diamanto, kiuj konsistas ambaŭ el pura karbono. Ofte miskomprenita estas la koncepto de pligranda hardeco de laborpeco post malvarma transformigo (ekz. martelado, laminatado). Tio estas subranga kaj ofte eĉ nedezirata, ĉar por sekvaj procedoj damaĝa efekto.

Oni varmigas la ŝtalon je hardiĝa temperaturo kaj abrupte malvarmigas ĝin en akvo, oleo aŭ alblovo de aero, tiel elformiĝas certa kristala strukturo (martensito), kiu igas la ŝtalon harda, sed ankaŭ rompema. Depende de konsisto de la ŝtalo, diferencas la procedaj parametroj kiel temperaturo, malvarmigaĵo aŭ daŭro.

Oni povas paroli ekzemple pri hardita glavo, martelo, ĉizilo.