Hardiknut

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hardakanuto (aŭ Harthakanuto, Hardaknuto, ktp., n. 1018, m. la 8-an de junio 1042) estis reĝo de Danio ekde 1035, kaj reĝo de Anglio ekde 1040.

Liaj gepatroj estis Kanuto la 1-a kaj Emma de Normandio.

Post la morto de sia patro en 1035 li regis Danion, sed, pro milito kontraŭ Magnus, reĝo de Norvegio, li ne povis akiri la anglan regnon, kie lia duonfrato Harold Harefoot iĝis reĝo. En 1038 aŭ 1039 estiĝis pacakordo inter Hardakanuto kaj Magnus, per kiu, se Hardakanuto aŭ Magnus mortus senheredonte, la postvivanto sekvus lin kiel reĝo de lia lando. Tiam Hardakanuto preparis invadon de Anglio, sed antaŭ ol li eliris de Danio Harold Harefoot mortis la 17-an de marto 1040. Kun 62 militŝipoj Hardaknuto iris al Anglio kie li pace iĝis reĝo. Tie li ordonis ke la kadavro de Harold Harefoot estu forprenata de la tombo kaj ĵetata en marĉejon.

Por pagi la kostojn de sia mararmeo, Hardakanuto postulis pezajn impostojn. En 1041 la loĝantoj de Worcester mortigis du impostkolektistojn: la kolera reĝo ordonis al siaj grafoj disrabi kaj forbruligi la urbon kaj la ĉirkaŭan regionon. La saman jaron, laŭ ordonoj de Hardakanuto, Eadulf la 3-a, grafo de Northumbria, estis mortigata, probable de Siward, kiu tuj iĝis grafo de Northumbria. Pro la impostoj kaj sia krueleco, Hardakanuto ege malpopularis. Laŭ la anglosaksa kroniko, "dum sia tuta regado, li neniam elfaris ion ajn reĝecan".

En 1041 Hardaknuto invitis sian ekzilitan duonfraton Eduardon al sia kortego en Anglio, kie versajne li nomumis lin sia heredonto. Hardakanuto mem neniam edziĝis, kvankam laŭdire estis neligitima filo Vilhelmo.

La 8-an de junio 1042 li mortis ĉe Lambeth (nun parto de Londono): la anglosaksa kroniko diras, "li mortis dum li staris trinkante, kaj li subite falis teren kun terura konvulsio, kaj la proksimaj homoj ektenis lin, kaj poste li neniam diris iun ajn vorton." Li entombiĝis en la katedralo de Winchester. Eduardo la Konfesanto sekvis lin kiel reĝo de Anglio, kaj Magnus la 1-a (Norvegio) kiel reĝo de Danio.


Antaŭe:reĝo de DanioPoste:
Kanuto la 1-a1035-1042Magnus la 1-a (Norvegio)
Antaŭe:reĝo de AnglioPoste:
Harold Harefoot1040-1042Eduardo la Konfesanto