Harena-Arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Harena-Arbaro okupas areon en Etiopujo ene de parto de Bale-Montaroj; tiuj ĉi ampleksas kvar apartajn biotopojn : la nordajn ebenaĵojn; arbustarojn kaj duonarbarojn; la centran Saneti-Altebenaĵon kun meza alteco de pli ol 4 000 metroj; kaj la sudan Harena-Arbaron. La Harena-Arbaro estas unu el la malmultaj restantaj naturaj arbaroj en la tuta lando de Etiopujo [1]. La Harena-Arbaro estas konata por siaj mamuloj, amfibioj kaj birdoj inkluzive de multaj endemiaj specioj. La Harena-Arbaro foje estis vivejo al hordoj de la endanĝerigata hiena likaono (Lycaon pictus) sed la ĉeesto de tiu kanisedo nun estas necerta ĉi tie pro la premo de la pligrandiĝanta homa loĝantaro [2]. La centra Saneti-Altebenaĵo estas hejmo al la plej granda populacio de la malofta kaj endanĝerigata etiopa lupo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Line notes[redakti | redakti fonton]

  1. L.J.G. van der Maesen, X.M. van der Burgt and J.M. van Medenbach de Rooy. 1994
  2. C. Michael Hogan. 2009