Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano estas la tria epizodo de la fantasta romanoserio Hari Poter fare de J. K. Rowling. La anglalingva origina versio (Harry Potter and the Prisoner of Azkaban) aperis en 1999.

Komenco. Ĉe Durslejoj.

La libro komencas dum somerferioj de 1993, kiam Harry, refoje sola, festas sian naskiĝtagon en la domo de Durslejoj. Ĉi-somere li ricevis donacojn kaj bildkartojn de siaj lernejaj amikoj, unu el kiuj estas libro de Hagrid - "Monstra libro pri monstroj", kiu vivas sian propran vivon kaj eĉ provas mordi sian mastron. Laŭ vortoj de Hagrid, ĝi estos tre utila en venonta lernjaro. Harry ricevas ankaŭ gazetan eltranĉaĵon de Ron.

La patro de Ron gajnis ĉefan premion, 700 galeonojn, en ĉiujara loterio en "Taga profeto", kaj la familio elspezis tiun monon por vojaĝo al Egiptio.

Novaĵ-elsendoj de la mugla televido plenplenas je avertoj pri freneza fuĝinta krimulo nomata Sirius Black, tamen Harry opinias multe pli terura novaĵo tion, ke onklino Marge, fratino de onklo Vernon, alvenas por gasti iomete.

Harry kaj onklo Vernon interkonsentis pri tio, ke la onklo subskribos permesilon, danke al kiu Harry rajtos dum lernjaro viziti la vilaĝon Hogsmeade, la solan vilaĝon en Anglio, loĝatan nur de sorĉistoj, troviĝantan nemalproksime de Hogwarts. Onklo Vernon konsentis subskribi ĝin post forveturo de onklino Marge, se Harry kondutos sin dece kaj sekvos la historion, ke li lernas en la lernejo de St. Brutus por junaj senesperaj krimuloj.

Tamen onklino Marge tre kolerigis Harry, eldirante insultojn rilate al liaj gepatroj, kaj Harry hazarde sorĉis ŝin, pro kio ŝi ŝvelis kiel baloneto kaj leviĝis ĝis plafono. Timante esti forpelita el Hogwarts kaj arestita de la Magia ministraro, Harry haste pakas siajn aĵojn kaj forkuras el la hejmo.

Ektiminte grandegan nigran hundon, li stumblis kaj hazarde alvokis la magian buson "Nokta kavaliro". En la buso li ekkonas, ke Sirius Black estas adepto de Moŝto Voldemorto kaj la unua el sorĉistoj, kiu sukcesis fuĝi el Azkaban, kien li estis direktita pro murdo de 13 homoj.

En Londono

La "Kavaliro" alportas Harry al la "Trua kaldrono", kie li renkontas la ministron de magio Cornelius Fudge. Harry miregas, kiam Fudge nur kuntiras la ŝultrojn ĉe memorigo pri puno kaj proponas al Harry lui ĉambron en la "Trua kaldrono" ĝis komenco de lernjaro. Harry pasigas reston de la ferioj en la Diagonal-aleo, kie li aliĝas al la familio Weasley kaj Hermiona.

Dum ili aĉetas lernaĵojn, Ron decidas aĉeti ion por sia rato Scabbers (Favo), kiu ekmalsanetis post reveno el Egiptio. Intertempe Hermiona en la magia bestvendejo aĉetas la katon Crookshanks (Hokgambulo), kiu tuj ekmalamis Favon.

Unu nokton antaŭ la reveno al Hogwarts Harry hazarde subaŭskultis disputon de Arthur kaj Molly Weasley: Arthur volis diri al Harry, ke Sirius Black ĉasas lin. Sekvan tagon Arthur alvokis lin por priparoli tion, sed Harry konfesis, ke li aŭdis ĉion. Tiam Arthur petas lin esti kiel eble plej singardema por ne trafi Siriuson Black.

Entrajniĝinte en Hogwarts-Ekspreson, Harry, Ron kaj Hermiona dividas la kupeon kun la dormanta profesoro Lupin, kiun ili supozis esti ilia nova instruisto de Defendo kontraŭ nigra sorĉo. Komence la vojaĝo estis ordinara, sed poste la trajno subite haltis, kaj en la kupeon eniris kreaĵo, envolvita en mantelon kaj kun vizaĝo kaŝita per kapuĉo. Pro unu rapida rigardo, ĵetita al tiu kreaĵo, Harry svenis; rekonsciiĝinte, li ekaŭdis ĉiujn paroli, ke ili ĉiuj sentis sin kvazaŭ ili neniam plu ĝojos. Sed neniu svenis, krom Harry. Profesoro Lupin dividis ĉokoladbriketon inter ĉiuj kaj sciigis, ke tio estis dementoroj el Azkaban.

En la lernejo

Dum la festeno profesoro Dumbledore anoncis, ke dementoroj restos ĉe la pordego de Hogwarts ĝis kiam Sirius Black estos kaptita. Li ankaŭ prezentis profesoron Lupin, al kiu Snape nur ĵetis abomenplenan rigardon, kaj Hagridon kiel instruiston de Prizorgo pri magiaj kreaĵoj.

Harry, Ron kaj Hermiona komencas studi novajn studaĵojn, elektitajn de ili en la antaŭa jaro, kvankam Hermiona elektis ĉiujn elekteblajn studaĵojn. Ŝia tabelo de lecionoj estas tro komplika por Harry kaj Ron, en ĝi kelkaj lecionoj staras en sama tempo. La unua leciono, kiun ili ĉeestas, estas Aŭgurado ĉe Sibyll Trelawney. Hermiona tuj eksentis abomenon kaj al la studaĵo, kaj al la instruisto, kiam Harry ektimis pro tio, ke grandega nigra hundo, kiun li vidis, estas antaŭsigno de la morto.

La unua leciono ĉe Hagrid estis rompita - Hargrid provis instrui la lernantojn, kiel oni traktu hipogrifojn, sed Draco Malfoj estis vundita, post kiam li insultis la kreaĵon malgraŭ avertoj de Hagrid. Malfoj ŝajnigis sin esti grave vundita, kaj Harry estis devigita helpi lin prepari ingrediencojn por magiaj pocioj dum leciono ĉe Snape. Malfoj intertempe diris al Harry, ke lialoke li volus venĝi al Sirius Black. Harry ne komprenis la sencon de liaj vortoj, ĉar li ne sciis, ke la tuta magiista komunumo opinias, ke Black perfidis la gepatrojn de Harry kaj denuncis ilin al Voldemorto, kiam tiu serĉis ilin.

Pli sukcesa estis la unua leciono de Defendo kontraŭ nigra sorĉo ĉe profesoro Lupin - la praktika leciono, dum kiu lernantoj provis kontraŭstari al boggart (fantomo, kiu transformiĝas en tion, kion oni timas plej forte). Sed Harry estis senreviiĝinta, kiam Lupin ne lasis lin batali kontraŭ boggart. Boggart antaŭ Lupin turniĝis en blankan globon, kio alkondukis al mirego de la lernantoj, kiuj ekkredis, ke Lupin timas kristalajn globojn.

Harry ricevis la okazon ekscii, kial Lupin malhelpis lian renkonton kun boggart, kiam ĉiuj lernantoj foriris al Hogsmeade (kien Harry ne rajtis iri, ĉar onklo Vernon ne subskribis la permesilon). Lupin venigis lin en sian kabineton por montri al li kelkajn malicajn magiajn kreaĵojn, kiujn lernantoj devas studi ĉi-jare. Lupin diris, ke li timis, ke boggart akceptos la aspekton de Moŝto Voldemorto - la lernantoj ektimus kaj estiĝus tumulto. Tiam eniris Snape kun kaliko da pocio por Lupin. Harry ŝokiĝis pri tio, ke Lupin eltrinkis ĝin, ĉar li suspektis, ke ĝi povas esti venenita. Post vizito al Lupin, vespere, ĉiuj lernantoj de Grifindoro trovis la portreton de la Dika Sinjorino distranĉita en pecojn de Sirius Black – lin furiozigis ŝia rifuzo enlasi lin en la turon sen pasvorto; la Dika Sinjorino mem forkuris en alian bildon. Portempe ŝian lokon okupis sinjoro Cadogan, iomete freneza kavaliro, kiu kriis insultojn al la lernantoj kaj ŝatis elpensi nememoreblajn pasvortojn, kiujn krome li ofte ŝanĝis.

Foje tuta klaso estis mirigita, vidinte profesoron Snape okupinta lokon de Lupin, kiu malsaniĝis. Ili estis ankaŭ tre malkontentaj pro tio, ke li donis al ili hejmtaskon skribi eseon pri lupfantomoj, temo pri kiuj troviĝis ĉe la fino de la lernolibro.

La unua matĉo de Kvidiĉ Grifindoro-Hufflepuff finiĝis per tio, ke Harry falis de sur la balailo - dementoroj venis en la stadionon. Grifindoro malvenkis, kvankam teamestro de Hufflepuff persistis en reludo pro estiĝintaj cirkonstancoj. La plej malbona por Harry estis, ke lia balailo trafis Baraktsalikon, kiu frakasis ĝin en lignerojn. Lupin promesis instrui Harry forpeli demenotrojn.

Kiam venis la tempo por sekva vizito al Hogsmeade, Fred kaj George Weasley helpis al Harry, donacinte al li la mapon de Marodanto, kiu montris la tutan teritorion de Hogwarts, inkluzive la sekretan trairejon de Hogwarts al Hogsmeade.

Uzante la nevideblan mantelon, Harry trairis al la "Tri balailoj" kune kun Ron kaj Hermiona. Tie li hazarde aŭdis konversacion inter Fudge, Hagrid, profesoroj Flitwick kaj McGonagall kaj sinjorino Rosmerta, mastrino de la "Tri balailoj". Fudge menciis, ke Sirius Black estis la plej bona amiko de James Potter, fianĉamiko ĉe ties edziĝfesto kaj baptopatro de Harry, kaj ankaŭ sekretgardanto de Potteroj, kiam Voldemorto serĉis ilin. Li ankaŭ diris, ke Black murdis Petron Pettigrew, alian amikon de Potteroj.

Dum Kristnaskaj ferioj Harry, Ron kaj Hermiona iomete trankviliĝis - Hagrid ne estis akuzita pro la atako de hipogrifo ĉe lia leciono; tamen Hagrid mem preskaŭ freneziĝis pro malfeliĉo, ĉar hipogrifo Buckbeak (Stalonbeko) estis ekzekutenda laŭ verdikto de la Komisiono pri sekurigo de danĝeraj kreaĵoj. La amikoj ĵuris helpi lin pri kontesto de la verdikto.

Por Kristnasko Harry subite ricevis anoniman donacon - la plej bonan kaj multekostan balailon, "La fulmo". Hermiona decidis, ke tio estas kaptilo, ke la donaco estas de Sirius Black, kaj profesoro McGonagall forprenis la balailon por kontroli, ĉu ĝi ne estas sorĉita per iu malbeno. Tio alkondukis al longa malpaciĝo inter la amikoj - nek Harry, nek Ron parolis kun Hermiona.

Kiam komencis nova semestro, komencis ankaŭ lecionoj de batalo kontraŭ dementoroj ĉe profesoro Lupin. Harry lernis uzi ekzorcizon Patronus, kvankam la afero iris malrapide. Finfine "La Fulmo" estis redonita al Harry, kaj li komencis pretiĝi por sekvonta Kvidiĉa ludo. La krevaĵo en la interrilatoj kun Hermiona estis riparita, sed nur portempe - Ron ne povis trovi sian raton, sed sur la littuko restis sanga makulo kaj tufo da haroj de kato. Certe, pri ĉio estis kulpa la kato de Hermiona, sendube formanĝinta la kompatindan raton. Paco inter Ron kaj Hermiona ŝajnis esti nerestarigebla.

Dum la matĉo kontraŭ Ravenclaw la dementoroj denove venis, sed ĉi-foje Patronus de Harry estis sufiĉe forta por ebligi al li gajni la ludon - poste Harry eksciis, ke dementoroj estis alivestitaj Malfoj, Crabbe kaj Gojl. Harry dum la matĉo ĉiam distriĝis, ĉar li rimarkis, ke Serĉisto de la kontraŭa teamo, kvarklasanino Cho Chang, estas tre ĉarma knabino.

Nokte post la matĉo Ron subite vekiĝis kaj ekvidis, ke Sirius Black staras antau li kun tranĉilo. Ron ekkriegis, kaj Black malaperis. La tuta Grifindora turo vekiĝis. Poste oni eksciis de Sinjoro Cadogan, ke Black penetris en la turon pere de listo de pasvortoj, kiujn Neville skribis sur paperaĵo kaj poste perdis. Neville estis punita. Instruistoj kaj lernantoj estis tre timigitaj, ke Black sukcesis penentri en la kastelon, kaj la defendo estis pliintensigita.

Dum sekva vizito al Hogsmeade Harry estis preskaŭ kaptita. Kune kun Ron ili promenadis laŭ la vilaĝo kaj haltis ĉe la domo, vizitata de fantomoj, "Kriĉanta kabano", kaj ĉi tiam tie aperis Malfoj, Crabbe kaj Gojl. La Slytherinanoj komencis moki pri Ron, kaj Harry, kaŝata de la nevidebla mantelo, ĉirkaŭĵetegis ilin per kotbuloj. Sed la mantelo forglitis de li, kaj la kapo de Harry iĝis videbla. Malfoj, Crabbe kaj Gojl forkuris.

Kiam Harry revenis al Hogwarts, Snape alvokis lin en sian kabineton kaj komencis kulpigi lin, ke li kaŝe vizitas Hogsmeadon. Harry neis ĉion. La atmosfero atingis la plej altan gradon, kiam Snape deklaris, ke Harry estas same orgojla kaj senrespondeca ulo, kiel lia patro. Harry rememorigis al li, ke James Potter savis lian vivon. Tamen Snape deklaris, ke James kaj liaj amikoj estis kulpuloj de fi-ŝerco, kiu nepre ruzultigus la pereon de Snape. Lastmomente la patro de Harry ekmalkuraĝis - se la ŝerco sukcesus, Snape estus mortinta kaj James mem - forpelita el Hogwarts.

Snape devigis Harry elpoŝigi ĉion, kion li havis kune, kaj trovis la mapon de Marodanto. Provinte devigi la mapon malkaŝi sian sekreton, li ricevis aron da sufiĉe amuzaj (por ĉiuj, krom Snape mem) ofendoj de kreintoj de la mapo: s-roj Molpiedo, Lunatiko, Pintkorno kaj Vermvosto.

Vidante tion, li vokis profesoron Lupin, kiu diris al li, ke tio, evidente, estas sorĉita pergameno el ŝercbutiko. Ĉi tiam Ron enkuris en la ĉambron kaj diris, ke li aĉetis tion por Harry. Lupin opiniis la aferon klara, kaj ordonis al Harry kaj Ron sekvi lin en lian kabineton. Poste Lupin riproĉis Harry pro senzorgeco, dirinte, ke kreintoj de la mapo trovus tre amuza ellogi lin el Hogwarts helpe de la mapo. Harry kaj Ron ekmiregis, eltrovinte, ke Lupin konis la kreintojn de la mapo. Lupin forprenis la mapon de Harry kaj kaŝis ĝin ĉe si.

Adiaŭinte Lupinon, ili renkontis tre ĉagrenitan Hermionon. Ŝi montris al ili leteron de Hagrid: li malgajnis la juĝproceson kaj Stalonbekon minacis mortpuno. Malfeliĉo kunigis la amikojn, kaj ili repaciĝis. Ron eĉ promesis al Hermiona helpi ŝin rilate al la apelacio.

Draco Malfoj rikanis pri Hagrid, kaj Hermiona donis al li vangofrapon.

Molpiedo, Lunatiko, Pintkorno kaj Vermvosto

Dum ekzameno pri Aŭgurado profesoro Trelawney subite ektrancas kaj aŭguras, ke servanto de la Nigra Lordo revenos al li ĉi-nokte. Harry, Ron kaj Hermiona vizitas Hagridon kaj ekscias, ke li malgajnis la apelacion kaj oni ekzekutos Stalonbekon ĉi-vespere. Dum tiu vizito Ron subite trovas sian raton, kiu kondutas tre agreseme, baraktas, mordas kaj provas forkuri. Kaptante ĝin, Ron trovas sin apud Baraktsaliko, kaj ĉi tiam lin atakas grandega nigra hundo. La hundo entrenas lin kune kun Favo en truon inter salikradikoj.

Harry kaj Hermiona hastas al li tra subtera tunelo kaj trafas la Kriĉantan kabanon. Ĉi tie Harry renkontas Siriuson Black, kiu estas neregistrita (do, kontraŭleĝa) animago (Animagus, sorĉisto, scipovanta laŭ sia volo transformiĝi en beston – hundon ĉi-okaze). Harry impetas al li, provante lin murdi, sed ĉi tiam aperas profesoro Lupin, kiu forprenas de Harry la vergon. Evidentiĝas, ke li difinis ilian kieon helpe de la mapo de Marodanto. Poste li subite brakumas Siriuson kiel bonan amikon. Li konfesas, ke li estas lupfantomo kaj unu el aŭtoroj de la mapo (tri aliaj estis Black, Petro Pettigrew kaj James Potter – ankaŭ du lastaj estis animagoj, ili povis turniĝi en raton kaj cervon responde). Lupin kaj Black klarigas al Harry, ke la rato Favo reale estas Petro Pettigrew. Li estis servanto de Moŝto Voldemorto, li perfidis la gepatrojn de Harry kaj tiel kaŭzis ilian pereon. Li ankaŭ murdis 13 muglojn, farinte Siriuson kulpulo de ĉiuj siaj krimoj. Poste li falsis sian morton kaj forkuris.

Subite enkuras Snape – li treege ĝojas, ke li sukcesis trovi Siriuson kaj intencas transdoni lin al dementoroj. Li ne volas aŭskulti klarigojn, kaj ili ĉiuj senkonsciigas lin.

Ĉar Harry ne povis kredi ilin, Black kaj Lupin devigas Pettigrew montri sin en la homa aspekto. Black rakontas, kiel li eksciis pri vera sorto de Pettigrew, ekvidinte la foton en la gazeto, kie tiu sidis sur la ŝultro de Ron – tial li fuĝis el Azkaban por venĝi. Finfine Harry ekkredas ilin. Lupin kaj Black intencas murdi la perfidulon, sed Harry haltigas ilin – li certas, ke lia patro ne lasus, ke liaj plej bonaj amikoj iĝu murdintoj pro tiu abomena ulo.

Ili ĉiuj interkonsentis, ke ili alkonduku Pettigrew al Hogwarts kaj transdonu lin al la dementoroj. Ili ligas lin kaj kondukas al la kastelo; sed Lupin, kiu forgesis eltrinki la pocion, transformiĝas en lupon, kiam el post la nuboj aperas la luno. Defendante la aliajn, Black transformiĝas en hundon kaj luktas kun Lupin. Vundinte lin, Lupin forkuras. Intertempe Pettigrew transformiĝas en raton kaj malaperas.

Subite aperas amaso da dementoroj kaj ĉirkaŭas ilin. Harry provas krei Patronuson, sed lia sorĉpovo ne sufiĉas - kreiĝas nur senforma arĝenta nubeto. Jam svenante, li vidas, ke el trans la lago aperas forta Patronus en formo de cervo, kiu forpelas dementorojn. Harry certas, ke helpe al li venis spirito de lia patro.

Cetere, Sirius Black tamen estis kaptita kaj direktita al la kastelo, kie li estis ekzekutota per proceduro konata kiel "kiso de dementoro" (plena elsuĉado de animo). Harry kaj Hermiona preskaŭ malesperis, ĉar Pettigrew, la sola, kiu povus pruvi senkulpecon de Sirius, forkuris.

Sed Dumbledore konsilas al ili: "Ni bezonas nur pli da tempo". Hermiona malkaŝas al Harry sian sekreton: profesoro McGonagall konfidis al ŝi instalaĵon, nomatan Tempturnilo (Time-Turner), helpe de kiu ŝi povis dum lernjaro viziti duoble pli multe da lecionoj. Laŭ konsilo de Dumbledore Harry kaj Hermiona helpe de la Tempturnilo revenas al la tempo je tri horoj pli frue kaj vidas sin mem irantaj al Hagrid. Liberiginte Stalonbekon, ili iras al la Baraktsaliko. Spektante flanke la atakon de dementoroj, Siriuson kaj sin mem, Harry komprenas, ke mistera figuro sur transa bordo de la lago, kiu savis ilin, estis li mem. Li kreas fortan Patronuson, kiu akceptas formon de cervo, kaj la dementoroj disflugas. Hermiona kaj Harry liberigas Siriuson, kiu forflugas rajdante Stalonbekon.

Ŝablono:LigoLeginda