Hariharananda Giri
Hariharananda Giri Paramahansa (naskiĝis la 27-an de majo 1907 en Habibpur, 65 km de Kalkuto, mortis la 3-an de decembro 2002 en Miamo, Florido) – majstro de krijajogo, kiun instruis en Barato kaj okcidente.
[redakti] Biografio
Robindranath Bhattacharya naskiĝis la 27-an de majo 1907. Jam de la plej junaj jaroj interesiĝis pri religio kaj spirita evoluo. En la aĝo de naŭ jaroj votis celibaton. Kiel 11-jarulo iniciĝis en ĝnjanajogo fare de Sri Bijoy Krishna Chattopadhyay (disĉiplo de Trailinga Svami de Varanasio). En 1932 renkontis Sri Juktesvaron, kiu inicis lin en krijajogon. Post kelkaj jaroj sub lia gvido finis la unuan krija. Poste la duan, trian kaj kvaran helpe de (respektive): Paramahansa Jogananda, Sanjala Mahaŝai kaj Svami Satjananda. La 27-an de majo 1959 ricevis inicon al sanjaso de ŝankaraĉarjo Svami Bharati Tirtha el monaĥejo en Puri (ŝtato Oriso), akceptante la spiritan nomon Svami Hariharananda Giri. Paramahansa Hariharananda foriris en Mahasamadhio la 3-an de decembro 2002.