Harmonia (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harmonia
rolulo de helena mitologio • greka dio
Informoj
Eble sama Concordia
Sekso ina
Patro Areso
Patrino Afrodito
Edzo/Edzino Kadmo
Infanoj Polydorus • InoaAgavo • Illyrius • AŭtonooSemela
vdr

Harmonia, (helene Ἁρμονία, latine Harmonia) estis en la helena mitologio filino de la milita dio Areso kaj de la diino de amo Afrodito, edzino de la unua teba reĝo Kadmo.

Statuo de Harmonio en ĝardenoj Old Economy Village, Pensilvanio

Ŝi longe vivis feliĉe, sed ne estis al ŝi de la sorto permesita en maljuneco ĝui siajn infanojn. Ŝi perdis du siajn filinojn, Semela kaj Inoa, kiujn pereigis al ŝi diino Hero kaj pli malfrue ankoraŭ nepon Aktaiono, kiu fariĝis ofero de kolero de la diino Artemiso.

Pro funebro Harmonia kun sia edzo forlasis Tebon kaj foriris en Ilirion. Foje Kadmo cerbumis pro kio ili estas punataj de dioj kaj rememoris, ke dum fondado de Tebo li mortigis de la dio Areso la sanktan serpenton, kiu disŝiris liajn kunulojn. Li ekĝemis, ke estus pli bone se li mem estu serpento, ol tiel suferi. Kiam li tiujn vortojn diris, lia korpo plilongiĝis, liaj kruroj kunkreskis kaj pli frue ol venis Harmonia, li estis transformita en serpenton. Malfeliĉa Harmonia ekkriis, ke estus pli ĝuste se la dioj transformu en serpenton ŝin mem. En tiu momento ankaŭ ŝia deziro estis plenumita.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

Geedziĝo de Kadmo kaj Harmonia estas temo de opero de Jean-Baptiste Lully Kadmo kaj Harmonia el la jaro 1673. Tiu ĉi verko estas konsiderata la unua franca opero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]