Harmonia dividanta nombro
| Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco |
| Formoj de faktorigo: |
| Primo |
| Komponita nombro |
| Pova nombro |
| Kvadrato-libera entjero |
| Aĥila nombro |
| Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj: |
| Perfekta nombro |
| Preskaŭ perfekta nombro |
| Kvazaŭperfekta nombro |
| Multiplika perfekta nombro |
| Hiperperfekta nombro |
| Unuargumenta perfekta nombro |
| Duonperfekta nombro |
| Primitiva duonperfekta nombro |
| Praktika nombro |
| Nombroj kun multaj divizoroj: |
| Abunda nombro |
| Alte abunda nombro |
| Superabunda nombro |
| Kolose abunda nombro |
| Alte komponigita nombro |
| Supera alte komponigita nombro |
| Aliaj: |
| Manka nombro |
| Bizara nombro |
| Amikebla nombro |
| Kompleza nombro |
| Societema nombro |
| Nura nombro |
| Sublima nombro |
| Harmona dividanta nombro |
| Malluksa nombro |
| Egalcifera nombro |
| Ekstravaganca nombro |
| Vidu ankaŭ: |
| Dividanta funkcio |
| Divizoro |
| Prima faktoro |
| Faktorigo |
En matematiko, harmonia dividanta nombro, aŭ nombro de Ore (nomita pro Øystein Ore, kiu difinis ili en 1948), estas pozitiva entjero kies divizoroj havas harmonian meznombron kiu estas entjero. La unuaj kelkaj harmoniaj dividantaj nombroj estas
Ekzemple, la harmonia dividanta nombro 6 havas la kvar divizorojn 1, 2, 3, kaj 6. Ilia harmonia meznombro estas entjero:
La nombro 140 havas la divizorojn 1, 2, 4, 5, 7, 10, 14, 20, 28, 35, 70, kaj 140. Ilia harmonia meznombro estas
kiu egalas 5 kiu estas entjero, do 140 estas harmonia dividanta nombro.
Enhavo |
Harmoniaj dividantaj nombroj kaj perfektaj nombroj [redakti]
Por ĉiu entjero M, kiel Ore observis, la produto de la harmonia meznombro kaj aritmetika meznombro de ĝiaj divizoroj egalaj M mem. Pro tio, M estas harmonia, kun harmonia meznombro de divizoroj k, se kaj nur se la averaĝo de ĝiaj divizoroj estas la produto de M kun ono 1/k.
Ore montris ke ĉiu perfekta nombro estas harmonia. La sumo de divizoroj de perfekta nombro M estas akurate 2M; pro tio, la averaĝo de la divizoroj estas M(2/τ(M)), kie τ(M) estas la kvanto de divizoroj de M. Por ĉiu M, τ(M) estas nepara se kaj nur se M estas kvadrata nombro, alie ĉiu dividanto d de M povas esti parita kun malsama dividanto M/d. Sed, perfekta nombro ne povas esti kvadrato: ĉi tio sekvas de la sciata formo de paraj perfektaj nombroj kaj de tio ke neparaj perfektaj nombroj (se ili ekzistas) devas havi faktoron de formo qα kie α ≡ 1 (mod 4). Pro tio, por perfekta nombro M, τ(M) estas para kaj la averaĝo de la divizoroj estas produto de M kun la ono 2/τ(M); tial, M estas harmonia dividanta nombro.
Ore konjektis ke ne ekzistas neparaj harmoniaj dividantaj nombroj escepte de 1. Se la konjekto estas vera, ĉi tio devas enhavi la neekziston de neparaj perfektaj nombroj.
Baroj kaj komputilaj serĉoj [redakti]
W. H. Frezas montris ke ĉiu nepara harmonia dividanta nombro pli granda ol 1 devas havi priman povan faktoron pli grandan ol 107, kaj Cohen montris ke ĉiu tia nombro devas havi almenaŭ tri malsamajn primajn faktorojn.
Cohen, Goto, kaj aliaj startante kun Ore mem plenumis komputilajn serĉojn listante ĉiujn malgrandajn harmonajn dividantajn nombrojn. De ĉi tiuj rezultoj, listoj estas sciata de ĉiuj harmonaj dividantaj nombroj ĝis 2×109, kaj ĉiuj harmoniaj dividantaj nombroj por kiuj la harmonia meznombro de la divizoroj estas maksimume 300.
Referencoj [redakti]
- An Identity Concerning Averages of Divisors of a Given Integer - Idento koncernanta averaĝojn de divizoroj de donita entjero. Alirita la 2006-09-10 .
- "{{{titolo}}}".Cohen, Graeme L.Cohen, Graeme L. (1997). "{{{titolo}}}". Mathematics of Computation - Matematiko de kalkulado 66: 883–891
- (Ore's) Harmonic Numbers - Harmoniaj nombroj de Ore. Alirita la 2006-09-10 .
- "{{{titolo}}}". COI:10.2307/2004277.Muskat, Joseph B.Muskat, Joseph B. (1966). "". Mathematics of Computation - Matematiko de kalkulado 20 (93): 141–144
- "{{{titolo}}}".Øystein OreØystein Ore (1948). "". American Mathematical Monthly - Amerika matematika monatrevuo 55: 615–619
Eksteraj ligiloj [redakti]
Eric W. Weisstein, Harmonia dividanta nombro en MathWorld.
A001599 en OEIS


