Harold Ashby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Harold Ashby (naskiĝis la 27-an de marto 1925 je Kansasurbo en Misurio; mortis la 13-an de junio 2003 en Novjorko) estis usona svinga tenorsaksofonisto kaj klarnetisto.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Harold Ashby ludis dum sia lerneja tempo klarneton kaj prezentis post dujara militservo en la mararmeo en 1946 kiel tenorsaksofonisto ĉe Tommy Douglas. En Ĉikago li ludis kun blusmuzikistoj kiel Memphis Slim kaj Willie Dixon. Ashby iris en 1957 al Novjorko, kie li komence laboris por Mercer Ellington, en 1961/62 foje ankaŭ por Duke Ellington, mallongan tempon ĉe Count Basie kaj Lawrence Brown. Je lia propra nomo aperis en 1960 la albumo Born To Swing, kun Paul Gonsalves la albumo Tenor Stuff en 1961. Post kelkaj jaroj kiel liberprofesiulo Harold Asbhy aliĝis julion de 1968 finfine al la Orkestro Duke Ellington kaj surdiskigis kun ĝi la grandajn suitojn de la fruaj 1970-aj jaroj kiel ekz. New Orleans Suite. Ankaŭ post la morto de Ellington li muzikis en la bandego de Mercer Ellington, koncertis kun kolegoj iame ĉe Ellington kaj vojaĝis dum la sekvaj jaroj kun elingtonaj disĉiplo-bandoj. Krom tio li kunverkis albumojn de Benny Goodman kaj Sy Oliver. En 1987 li kunverkis gastsoliste la albumon The Art of the Saxophone de Bennie Wallace. La stilo de Ashby similas al tiu de Ben Webster; al tio kontribuis, ke liaj fratoj Herbert kaj Alex muzikis ĉe Webster.

Selektaj diskoj[redakti | redakti fonton]

…de la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • Presenting Harold Ashby
  • Scufflin’ (Black & Blue, 1978) kun Booty Wood, Raymond Fol, Aaron Bell, Sam Woodyard
  • The Viking (Gemini, 1988) kun Norman Simmons
  • What I Am Here For? (Criss Cross, 1990) kun Mulgrew Miller, Rufus Reid
  • I’m Old Fashioned (Stash, 1991)
  • On The Sunny Side Of the Street (Timeless, 1992) kun Horace Parlan, Wayne Dockery, Steve McCraven

…de la gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Ben Webster: The Soul Of Ben Webster (Verve, 1957/58)
  • Benny Golson: Tenor Legacy (Arkadia, 1996)
  • Duke Ellington: New Orleans Suite (Atlantic, 1970)
  • Duke Ellington: The Afro-Eurasian Eclipse - A Suite In 8 Parts ((OJC, 1971)
  • Duke Ellington: The Intimacy Of The Blues (OJC, 1967-70)
  • Scott Hamilton - Warren Vaché Orchestra (Concord, 1979)
  • Earl Hines: Once Upon A Time (Impulse!, 1966)
  • Bennie Wallace: The Art Of The Saxophone (Denon, 1987)

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]