Harold Bolingbroke Mudie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Bolingbroke Mudie
Dosiero:Kk1916-02-britishesp-ald-Mudie.jpg
Harold Bolingbroke Mudie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1880
en Ŝablono:Flagicon Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 6-an de januaro 1916
en Forges-les-Eaux, Ŝablono:Flagicon Francio
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj Esperanto
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo Harold Bolingbroke Mudie
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj 1-a prezidanto de UEA
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 7491
vdr
Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912)

Harold BOLINGBROKE MUDIE [mjudi] (naskiĝis la 30-an de junio 1880 en Stighgate-London; mortis la 6-an de januaro 1916 en Forges-les-Eaux[1]) estis angla esperantisto kaj borsisto. Li estis la unua prezidanto de UEA.

Li esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. Laŭ Adresaro Serio XXIII (1903) li estis esperantisto 7491 kaj listiĝis kun adreso en Kensington.

En novembro 1903 li fondis gazeton The Esperantist, laŭ financa garantio de William Thomas Stead. La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam The Esperantist kunfandiĝis kun The British Esperantist en januaro 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Li multe laboris por la eldono de la Nova testamento en Esperanto.

Li faris multe da alilandaj propagandaj vojaĝoj kaj vizitis ok Universalajn Kongresojn. Li estis unu el la Trio por la Tria.

Li fariĝis unue vicprezidanto, poste (de 1912 ĝis 1916) prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. En 1908 li fariĝis prezidanto de la nove fondita UEA. Eduard Stettler nomis lin "naskita prezidanto" pro liaj retorikaj kapabloj. Li estis membro de la Lingva Komitato.

Mudie post la komenciĝo de la Unua mondmilito aliĝis la armeon kaj faris rapidan karieron. En januaro 1916 kapitano Mudie mortis pro aŭtomobila akcidento en Francio. Nur en 1919 oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezidanton Hector Hodler.

Laŭ la oficiala mortoakto redaktita en Francio, la naskiĝdato de Mudie estas 30-a de januaro 1880 (akto konservata en la arkivo de esperantisto Jean Amouroux).

literaturo

Trovu « Harold Bolingbroke Mudie » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj