Harold Gillies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Gillies
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1882 (1882-06-17)
en Dunedin
Morto 10-an de septembro 1960 (1960-09-10) (78-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Kolegio Gonville kaj Caius • Whanganui Collegiate School
Memorigilo Harold Gillies
Familio
Infano Michael Thomas Gillies
Okupo
Okupo kuracisto • plastika kirurgo • kirurgo
vdr

Harold Delf GILLIES (n. la 17-an de junio 1882 - m. la 10-an de septembro 1960) naskiĝis en Nov-Zelando. Li studis en Britio kaj fariĝis otorinolaringologo. Oni vaste konsideras lin la patro de plastika kirurgio.

Vivhistorio[redakti | redakti fonton]

Gillies naskiĝis en Dunedin, Nov-Zelando. Li estis la plej juna ido el la ok idoj de Robert kaj Emily Gillies. Robert Gillies estis parlamentano.

Harold Gillies studis ĉe mezlernejo Wanganui Collegiate kaj studis medicinon ĉe Kolegio Gonville and Caius, Kembriĝa Universitato en Britio, kie, malgraŭ nefacilmova kubuto (kiun li dum infaneco suferis glitante malsupren per balustrado) li estis avida sportanto. Li remis por sia kolegio, ludis golfon por Anglio kaj ludis kriketon.

Gillies geedziĝis kun Kathleen Margaret Jackson je 1911-11-09 en Londono. Ili havis kvar infanojn. Ankaŭ ilia plej juna filo Michael Thomas Gillies fariĝis kuracisto.

Gillies estis aventurema, kaj pasia homo kaj plaĉis al li trompŝerci. Li neniam ĉesis lerni kaj instrui. Dum multaj jaroj li loĝis ĉe 71 Frognal, en la kerno de la vilaĝo Hampstead, Londono. Blua ŝildo sur la antaŭa muro nun memorigas pri lia vivo kaj laboro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la universitataj studoj, Gillies laboris ĉe hospitalo de St Bartholomew en Londono. Tie li fariĝis otorinolaringologo en 1910.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiam la milito komenciĝis Gillies aniĝis en la Ruĝa Kruco. Oni sendis lin al Francio por labori kiel ĝenerala kirurgo. Li laboris por la franci-usona dentisto Valadier, evoluigante metodojn ripari makzelojn. Gillies entuziasmiĝis pri tiu laboro. Kiam li reiris al Britio, li persvadis la respondeculojn de la armeo ke valoras establi fakon por ripari la vizaĝon de vunditaj soldatoj. La fako komencis funkcii en 1916 ĉe la kembriĝa milita hospitalo ĉe Aldershot.

En 1917 lia laboro translokiĝis al Sidcup por projekcii kaj establi pli grandan fakon tie. Ĝi havis pli ol mil litojn. Tie Gillies kaj liaj kolegoj evoluigis multajn teknikojn de plastika kirurgio, operaciis pli ol 11000 fojojn je pli ol 8000 soldatoj, plejparte vunditaj ĉe la vizaĝo per kugloj. Tiu hospitalo poste fariĝis Hospitalo de Reĝino Mary.

En 1920 Gillies publikigis libron Plastic Surgery of the Face (Plastia kirurgio de la vizaĝo). Ĝi prezentis resumon de la ĝistiamaj evoluigoj kaj detalajn instrukciojn.

En 1930 la registaro honoris lin per kavalireco pro lia laboro dum la milito.

Nemilita Laboro[redakti | redakti fonton]

Frognal House, antaŭe Queen Mary's Hospital, en 2002

Post la unua mondmilito Gillies establis gravan propran praktikon kun Rainsford Mowlem. Li ankaŭ vaste vojaĝis, lekciis, instruis kaj sciigis la plej bonajn teknikojn mondvaste.

En 1930 li invitis kuzon Archibald McIndoe kunlabori kun li kaj peti postenon ĉe la Hospitalo de St. Bartholomew. Tiam McIndoe dediĉis sin al plastia kirurgio kaj li fariĝis eĉ pli fama ol Gillies.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito Gillies estis konsultisto por la Ministro pri Sano, la Aerarmeo kaj la Mararmeo de Britio. Li organizis laborejojn por plastia kirurgio en diversaj partoj de Britio. La propra laboro daŭris ĉe Hospitalo Park Prewett, en Basingstoke. Dum tiu periodo kaj poste li trejnis pri plastia kirurgio multajn kirurgojn el diversaj partoj de la Brita Komunumo.

Pionira kirurgio por modifi homajn seksorganojn[redakti | redakti fonton]

En 1946 Gillies kaj kolego estis inter la unuaj ŝanĝi la seksorganojn de virino al viraj. En 1951 li kaj kolegoj ŝanĝis la seksorganojn de viro al virinaj. Iliaj teknikoj estis la normaj dum la postaj 40 jaroj.

Gillies ankaŭ evoluigis teknikojn por estetika kirurgio, ekzemple por plibeligi la mamojn aŭ vizaĝon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj legindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]