Harold Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harold de Vance Land (naskiĝis la 18-an de decembro 1928 en Houston, Teksaso; mortis la 27-an de julio 2001 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaza tenorsaksofonisto kaj komponisto.

Vivo kaj Kariero

Land alkreskis en San Diego kaj komencis muziki sur la ritmenblusa kampo. Siajn unuajn registraĵojn kiel bandestro li faris en 1949 por diskeldonejo Savoy. Supron spertis lia kariero en 1954/55, kiam li estis membro de la kvinopo de Max Roach kaj Clifford Brown, al kiu li ankaŭ kontribuis proprajn komponaĵojn. En 1955 li forlasis la bandon (lia posteulo fariĝis Sonny Rollins, antaŭ ol la kvinopo en 1956 malfondiĝis pro la morto de Brown) kaj transloĝiĝis reen al Los-Anĝeleso, kie loĝis lia familio ekde 1954 kaj kie lia avino estis mortonta. En 1956 ĝis 1958 li muzikis en al bando de Curtis Counce. Lia albumo The Fox, publikigita en 1958 havas inter malmolbopo-entuziasmuloj kultan staton. Komence hejma en malmolbopo (kaj do ekzemplulo kontraŭ la tezo, ke ĉe la okcidenta marbordo de Usono ne estus malmolbopa mondeto), li muzikis en la 1960-aj jaroj sub la influo de John Coltrane. En Los-Anĝeleso li verkis kiel studiomuzikisto, muzikis en la bando de Gerald Wilson (ekde 1955), en 1961 kun la Jazz Giants de Shorty Rogers, estris proprajn ensemblojn kaj estis kunestro en ensembloj kun Red Mitchell (1961/2), Bobby Hutcherson (ekde 1969 ĝis 1971), Blue Mitchell (ekde 1975 ĝis 1978). En la 1980-aj jaroj li muzikis en la bando Timeless All Stars kun Billy Higgins.

Ekde 1996 li estis profesoro en la ĵazfako de la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso.

Krom saksofono li ankaŭ ludis fluton kaj hobojon. Lia samnoma , naskiĝinta en 1950, estas ĵazpianisto, kiu kunmuzikis anakxu en diversaj ensembloj de sia patro.

Diskoj

  • The Harold Land Quintet, 1958
  • Harold Land in the Land of Jazz, Contemporary Records/OJC 1958 (poste aperinta kiel Grooveyard, laŭ la peco de pianisto Carl Perkins sur la albumo, kun Rolf Ericson, Leroy Vinnegar, Frank Butler, Carl Perkins)
  • The Fox (HiFi Jazz, 1959) kun pianisto Elmo Hope, trumpetisto Dupree Bolton, basisto Herbie Lewis, frapinstrumentisto Frank Butler
  • West Coast Blues, Jazzland/OJC 1960 (kun Wes Montgomery)

Eksteraj ligiloj