Harold Wellman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Wellman
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1909 (1909-03-25)
en Devonport
Morto 28-an de aprilo 1999 (1999-04-28) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Universitato de CanterburyViktoria Universitato de Velingtono
Okupo
Okupo geologo
vdr

Harold WELLMAN (1909-1999) estis unu el la plej novenkondukemaj kaj influaj nov-zelandaj geologoj de la dudeka jarcento[1].

Agado[redakti | redakti fonton]

Wellman naskiĝis en Anglio kaj iris al Nov-Zelando en 1927 kun sia familio. Ili reiris al Anglio en 1928 sed li restis en Nov-Zelando. Li konsideris sin novzelandano.

Li interesiĝis pri geologio ek de frua aĝo. Li komencis sian karieron lernante pri termezurado. Dum la granda depresio en la 1930aj jaroj li fariĝis senlabora kiam bankrotis la kompanio por kiu li laboris. Tiam li iris al la okcidenta marbordo de Sudinsulo por serĉi oron. Li minis iom da oro sed ne fariĝis riĉa.

En 1935 li komencis labori por Geological Survey (geologia termezurado),branĉo de la ministrejo por scienca kaj industria esplorado, kaj studis geologion ĉe la universitato en Wellington. Li esploris grandajn partojn de Sudinsulo por solvi tre diversajn problemojn. Wellman kaj Willett en 1942 publikigis referaĵon en kiu ili priskribis la Alpan Faŭlton[2]. La Alpa Faŭlto evidentiĝis kiam Geological Survey kunmetis diversajn informojn por desegni geologian mapon de Nov-Zelando kaj publikigis ĝin en 1947. En 1948 Wellman konstatis ke la Alpa Faŭlto estis moviĝinta 480 kilometrojn laŭlonge de la faŭlto je meza rapido 30 mm jare. Antaŭ tiu tempo geologoj kredis ke ĝi moviĝis ĉefe vertikale, kaj tiutempe multaj ne akceptis la konstaton de Wellman.

En 1957 Wellman fariĝis universitata lekciisto en Wellington. Li estis fortika viro kaj pasis longajn periodojn en malebenaj kaj montaj lokoj for de urboj, kun kunlaborantoj aŭ studentoj kiujn li instruis kaj helpis. Li gvidis esplorgrupojn en Nov-Zelando kaj en Antarkto.

En 1965 Wellman vojaĝis kun sia edzino tra Azio, de Srilanko, Barato, tra Sovetio kaj aliaj landoj al Eŭropo. Survoje li mapis multajn faŭltojn, helpate de fotoj kaptitaj per aviadilo, kaj montris ke kelkaj el ili signife moviĝas laŭlonge de la faŭlto, ne nur vertikale. En la 21a jarcento oni povas vidi tiujn faŭltoj en fotoj kaptitaj per sputniko.

La teorio de Plattektoniko evoluis en la 1960aj jaroj. Wellman kontribuis al tio. La Alpa Faŭlto troviĝas ĉe la rando inter la Pacifika Plato kaj la Aŭstralia Plato. Wellman kontribuis al multaj diversaj fakoj dum 50 jaroj: fosilioj, karbo, mineraloj, stratigrafio, faŭltoj, seismologio, plattektonismo.

Oni elektis lin Fratulo de la Reĝa Societo de Nov-Zelando en 1954 kaj la Universitato de Nov-Zelando faris lin Doktoro pri Scienco en 1956.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harold Wellman - a man who moved New Zealand, Simon Nathan, Victoria University Press, 2005
  2. The geology of the West Coast from Abut Head to Milford Sound - Part 1, Wellman, H.W. & Willett, R.W. 1942, Transactions of the Royal Society of New Zealand 71(4): 282-306

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]