Ruĝecfemura milvo

El Vikipedio
(Alidirektita el Harpagus diodon)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝecfemura milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Harpagus
Specio: H. diodon
Dunomo
Harpagus diodon
(Temminck, 1823)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ruĝecfemura milvo (Harpagus diodon) estas specio de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Milvenoj.

Ĝi estas indiĝena de Sudameriko kaj troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilio, eble en amazonia Ekvadoro, Gujanoj kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj ĝis 1400 m. Oni supozas, ke estas specio de loĝantaj birdoj, ĉefe en unuarangaj arbaroj kaj ĝangaloj, sed videblas dumfluge super duarangaj.

La masklo estas ĉ. 32 cm longa, dum la ino estas iom pli granda kiel kutime inter multaj rabobirdoj nome ĝis 36 cm. Krono kaj supraj flugiloj estas malhelbrunaj al malhelgrizaj, kun ankaŭ malhela vizaĝo. La beko estas griza kun flavaj vaksaĵoj kaj bridoj. La subaj partoj estas helgrizaj kun malhelaj larĝaj bendoj en vosto kaj fajnaj strioj en flugilplumoj. La kruroj estas flavecaj kun nigraj ungoj. Ripoze jam videblas la ruĝecaj femuroj kiuj nomigas la specion laŭ komunaj nomoj. La Ruĝecfemura milvo nomiĝas surloke en la hispana Milanito de Pecho Gris (Grizbrusta) aŭ “Elanio Muslirrufo” (Ruĝecfemura), kaj en la portugala “Gavião-bombachinha”, alude ankaŭ al ruĝecaj femuroj. Dumfluge videblas ankaŭ la samkoloraj ruĝecaj subaj flugilkovriloj. Junuloj havas striecajn subajn partojn.

Ili manĝas insektojn kaj eble malgrandajn birdojn. Ili sekvas la formikoliniojn por kapti ĉiun ajn insekton fuĝintan el tiuj.

[redakti] Referencoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj