Harpaliko (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Harpaliko. |
| Harpaliko | |
| Natura satelito de Jupitero (XXII) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXII[1] |
| Aliaj nomoj | S/2000 J 5 |
| Historio | |
| Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
23-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 21 063 832 km |
| Discentreco | 0,2440910 |
| Klinangulo | 147,22372° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 624,54 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 4,4 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~1,2 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,2[2] |
Harpaliko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj de la 23-a de novembro 2000.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 ĝian malkovron (samtempe ke tiu de dek aliaj lunoj)[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 5.
Nomo [redakti]
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Harpaliko, (greke; Άρπαλυκη)[5], princino de Arkadio, kiu, laŭ helena mitologio, suferis inceston far de sia patro Klimeno.
Orbito [redakti]
Ĝia estas ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Harpalyke, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Harpaliko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Harpaliko (angla versio)
france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

