Harplekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sistemo plekti ne per hartufoj sed montrata per diverskoloraj ŝnuroj
Tipa franca harplekto
Virino kun afrikaj harplektetoj

Harplektoharplektaĵoharligo estas hararanĝo, ĉe kiu kelkaj tufoj de haroj sur la kapo de la homo estas kunplektitaj.

Ĉe simpla harplekto haroj estas dividitaj je tri egalaj tufoj. Eksteran tufon (alterne la dekstran kaj maldekstran) oni interplektas kun la meza. La finon de la plektita harligo oni fiksas per elastringo, harpinglo, rubando aŭ alia ilo.

Aliaj

Metafore oni povas uzi tiun vorton por afero ne ligataj al hararoj, ekzemple bildoj, figuroj, simboloj, geografiaj formoj (riveroj) ktp.

Same oni povas plekti ne nepre hartufojn, sed ankaŭ fadenojn, kablojn, ŝnurojn ktp.