Novgvinea harpio

El Vikipedio
(Alidirektita el Harpyopsis novaeguineae)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Novgvinea harpio
Novgvinea harpio
Novgvinea harpio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Harpyopsis
Specio: H. novaeguineae
Dunomo
Harpyopsis novaeguineae
(Salvadori, 1875)
Konserva statuso
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Novgvinea harpio, Harpyopsis novaeguineae, konata ankaŭ kiel la Kapula agloNovgvinea aglo, estas granda (ĝis 90 cm longa) grizecbruna rabobirdo kun mallonga plena kresto, larĝaj tristriaj flugiloj, povega beko, grandaj irisoj, longa rondoforma vosto kaj blankaj subaj partoj. Ĝi havas longajn kaj povegajn senplumajn kruorjn kun akregaj ungoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la ino estas iom pli granda ol la masklo. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Harpyopsis.

La Novgvinea harpio estas endemia de netuŝataj tropikaj pluvarbaroj de Novgvineo, kie ĝi iĝas la pintopredanto de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el falangerojKapul en loka lingvo, kaj de tie ties alternativa nomo. Ĝi manĝas ankaŭ aliajn mamulojn, birdojn kaj serpentojn.

Ĝi estas unu el la membroj de la grupo de kvar grandaj agloj, dum la aliaj estas la Kresta kaj la Harpiaglo de Sudameriko kaj la Filipina aglo de, kompreneble, Filipinoj, kaj krome tiu novgvinea specio estas esence montara birdo kiu nestas en altaj arbaraj arboj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, kaj ĉasado por ties plumoj kiuj estas uzataj en ceremoniaj eventoj, la Novgvinea harpio estas pritaksata kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en Apendico II de CITES.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj