Harriet Tubman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harriet Tubman
Persona informo
Naskonomo Araminta Ross
Naskiĝo 6-an de marto 1822 (1822-03-06)
en Dorchester
Morto 10-an de marto 1913 (1913-03-10) (91-jaraĝa)
en Auburn
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Fort Hill Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko DorchesterAuburn
Ŝtataneco Usono
Subskribo Harriet Tubman
Memorigilo Harriet Tubman
Familio
Edz(in)o John Tubman
Okupo
Okupo verkisto • flegisto • homrajta aktivulo • aktivulo kontraŭ sklaveco • politika aktivisto • spiono • sufrageto • feministo
vdr

Harriet TUBMAN (naskiĝinta kiel Araminta ROSS ĉ. 1821; mortinta la 13-an de marto 1913) estis usona afro-amerikana homrajta aktivulo, unu el la kontraŭuloj de sklaveco.

Post eskapado de sklaveco mem, ŝi faris dek tri vojaĝojn por liberigi pli ol 70 sklavojn, amikojn kaj familion, al libereco en Kanado, uzante la subteran fervojon - reton de ŝirmejoj kaj eskapaj vojoj por liberiĝintaj sklavaj. Dum sia vivo ŝi laboris kiel forstisto, lavistino, flegistino kaj kuiristino. Por kontraŭsklaveco ŝi helpis liberigi dekojn da sklavoj, kaj inspiris multajn aliajn fari tion sendepende. Dum la Usona Enlanda Milito ŝi deĵoris en kelkaj roloj kiel spiono, organizado de rifuĝintoj, gvidado de ribeloj kaj kolektado de mondonacoj. Ŝi ankaŭ funkciis kiel flegistino ĉe la fronto. Tubman estis la unua usonanino, kiu planis kaj gvidis militan operacion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en sklaveco en kantono Dorchester, Marilando, Usono. Iuj el ŝiaj aliaj mastroj traktis ŝin tre kruele, kaj ŝi portis cikatrojn de vipado dum sia tuta vivo.

Eskapo[redakti | redakti fonton]

En 1849 ŝi eskapis al Filadelfio. De tiam ĝis la Usona Enlanda Milito (1861-1865) ŝi helpis multajn aliajn sklavojn (unue, la proprajn familianojn, kaj poste aliajn) eskapi el sklaveco al libereco en norda Usono kaj precipe Kanado.

Moseo, la liberiganta[redakti | redakti fonton]

Post alveno en Kanado, Tubman komencis multajn vojaĝojn al Marilando por helpi amikojn kaj familianojn eskapi. Ŝi estis nomita "Moseo" de tiuj kiuj estis helpita de ŝi por atingi liberecon. Laŭ ŝiaj propraj taksoj kaj de tiuj de proksimaj konatoj, Tubman gvidis ĉirkaŭ 70 eskapitajn sklavojn dum ĉirkaŭ 13 vojaĝoj kaj donis konsilojn kaj instrukciojn al ĉirkaŭ 70 pliaj sklavoj, kiuj memstare trovis ilian vojon al libereco.

Tubman estis konata pro ŝia persistemo kaj estreco. Ŝi portis pafilon kaj ne hezitis minaci per ĝi sklavojn, kiuj perdis iliajn fortojn aŭ rompiĝis ilia spirito kaj volis reiri al la kaptitejo. La vojaĝoj estis zorge planitaj de ŝi, tiel ke la fuĝantoj translokiĝis nokte kaj kaŝis sin tage. Ŝi neniam estis kaptita kaj ne perdis iun eskapintan sklavon.

Ŝia mastro, Eliza Brodes, proponis rekompencon de 100 dolaroj pro ŝia reveno, sed neniu sciis, ke Harriet Tubman respondecas pri eskapo de tiom da sklavoj el la urbetoj Dorchester kaj Caroline en Marilando.

En 1857 ŝi ekiris al sia plej aŭdaca vojaĝo, savante siajn patron kaj patrinon. Ŝiaj gepatroj ne povis marŝi la longajn noktajn marŝojn, kiujn estis postulataj, do ŝi luis kaleŝon por ili, kaj devis kolekti multajn lertaĵojn por movi ilin de Marilando al Delavaro. De tie, kun la helpo de ŝiaj amikoj, ŝi translokiĝis ilin al Kanado. Tubman ankaŭ sukcesis eskapigi siajn kvar fratojn - Ben, Robert, Henry kaj Moses, sed ŝi ne sukcesis savi sian fratinon Rachel kaj ŝiajn du filojn.

En 1858, Tubman renkontis sklavecan kontraŭulon John Brown kaj estis imponita de sia pasio. Ŝi provis helpi lin varbi iamajn sklavojn al siaj fortoj. Ŝi ankaŭ planis partopreni en sia atako kontraŭ Harper's Perry en Virginio en 1859, sed ŝi ne partoprenis ĝin finfine, probable pro sia malsano.

Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la milito ŝi aliĝis al la usona armeo, kie ŝi laboris komence kiel kuiristino kaj flegistino, poste kiel armita skoltino kaj spiono. Komence de junio 1863 ŝi gvidis armean taĉmenton, kiu atakis la pramejon ĉe la rivero Combahee en Sud-Karolino, liberigante pli ol 700 sklavojn. Tio estis la unua fojo, kiam virino estris armeanojn en batalo dum tiu milito.

Maljunaĝo[redakti | redakti fonton]

Post la milito, ŝi pasigis la ceteron de la vivo ĉe bieno en Auburn, Nov-Jorkio, kiun ŝi aĉetis en 1896. Ŝi estis aktiva dum la maljunaĝo en la movado por la virina balotrajto.

Dum multaj jaroj, Tubman akiris financojn por konstrui hejmon por maljunaj kaj malsanaj afrik-usonanoj. La domo estis konstruita sur tereno proksima al sia propra hejmo. Ŝi estis poste devigita translokiĝi en la domon mem pro artrito kaj malbona sano. La 10an de marto 1913, Harriet Tubman mortis en la aĝo de 93. Ŝi estis entombigita en plena milita ceremonio.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2016, la Usona Sekretario de la Trezorejo anoncis ke Tubman anstataŭos Prezidanton Andrew Jackson sur la 20-dolara banknoto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]