Harry Babasin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harry BABASIN[1] (naskiĝis la 19-an de marto 1921 en Dallas, Teksaso, mortis la 21-an de majo 1988 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵaz-basisto kaj violonĉelisto.

Vivo kaj verkado

Harry Babasin vizitis la lernejon North State College, muzikis poste kun Jimmy Giuffre kaj Herb Ellis, kun diversaj orkestroj en la mezokcidento de Usono kaj iris poste al Novjorko. Tie li laboris en la 1940-aj jaroj kun Gene Krupa, Boyd Raeburn kaj Charlie Barnet. En 1945 Babasin transloĝiĝis al Kalifornio, kie li denove muzikis kun Raeburn, poste ankaŭ kun Benny Goodman kaj en 1948 kun Woody Herman. En la 1950-aj jaroj li laboris ĉefe en Holivudo por radiaj, televidaj kaj filmaj produktaĵoj. En 1956 li fondis la ĵazbandeton Jazzpickers; 1959 estis mallonge je Harry James, por poste muziki denove ĉe Charlie Barnet kaj Phil Moody (1963).

Babasin estis la unua, kiu aplikis la plukludon je ĵaza violonĉeloludo dum surdiskigo (kun Dodo Marmarosa en 1947). Ĉi tiun teknikon poste transprenis lia kolego Oscar Pettiford. Babasin kunlaboris en 1952 je la registradkunsido Inglewood Jam de Charlie Parker kaj Chet Baker [2] kaj surdiskigis krome kun Laurindo Almeida, Bob Enevoldsen, Herbie Harper, Barney Kessel, Lou Levy, Bud Shank, Lucky Thompson kaj Sonny Criss kaj ludis violonĉeloduetojn kun Oscar Pettiford. Li kunlaboris je la filmo A Song Is Born de Howard Hawks (1948). En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li pli kaj pli retiriĝis el la muziknegoco. Sian lastan prezentadon li havis en Novjorko ĉeflanke de pianisto John Banister (de kiu li ankaŭ havis la ŝercnomon the bear) en la jaro 1985.

Diskoj

  • Benny Goodman: The Complete 1947-1949 Small Group Sessions (Blue Moon)
  • Boyd Raeburn: Boyd Meets Stravinski (Savoy, 1945-47)
  • Sonny Criss: California Boppin´ (Fresh Sound Records, 1947)
  • Jimmy Giuffre: Trios Live (enhavas de Harry Babasin & His Orchestra la pecojn: Four Brothers, When You´re Smiling (januaron de 1948) kun Hal McKusick, Jimmy Giuffre)
  • Dexter Gordon & Wardell Grey: All Stars - The Hunt (Savoiy, 1947)
  • Charlie Parker, Chet Baker: Inglewood Jam (Fresh Sound, 19529
  • Pete Rugolo: Adventures In Rhythm, Introducing Pete Rúgolo, Rugolomania (ĉiuj Fresh Sound Rec., 1954)
  • Bud Shank: Jazz In Hollywood (OJC, 1954)

Literaturo kaj ligoj

  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, London, Penguin, 2-a eldono, 1994 kaj 6-a eldono, 2002
  • Bielefelder Katalog 1988 & 2002
  • Ken Poston: akompanteksto pri Inglewood Jam (Time Is Rec., ed. 1990)

Eksteraj ligiloj

Rimarkoj

  1. La patro de Harry Babashin estis armendevena. La familia nomo estis diversmaniere usonigita. Pro tio oni ankaŭ ofte trovas la nomvariaĵon ″Babashin″
  2. Babasin estis posedanto de la klubejo The Trade Winds, aranĝita la polinezia stilo kaj populara renkontejo de surlokaj ĵazmuzikistoj; ĉiun lundovesperon Babasin okazigis improvizad-kunsidon. Li petis la junan ĵazŝatanton Bob Andrews, alporti sonregistrilon, kiam Baker kaj Parker sin anoncis por improvizad-kunsido. Cit. laŭ: Ken Poston: akompanteksto pri Inglewood Jam