Harry Edwin Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harry Edwin Wood
Persona informo
Nomo Harry Edwin Wood
Dato de naskiĝo 3-a de februaro 1881
Loko de naskiĝo Manchester
Dato de morto 27-a de februaro 1946
Loko de morto Mortimer
Okupo
Aĝo je morto 65
v  d  r
Information icon.svg

Harry Edwin Wood (naskiĝis la 3-an de februaro 1881 en Manchester, mortis la 27-an de februaro 1946 en Mortimer) estis sudafrika astronomo

En 1906 li estis nomumita ĉef-helpanto en la Meterologia Observatorio de Transvalo, kiu baldaŭ ekipiĝis per teleskopoj kaj ricevis la nomon de Observatorio de la Unio. Li iĝis ties direktoro de 1928 ĝis 1941, post Robert Innes.

Li estis prezidento de de la Astronomia Socio de Sud-Afriko (ASSA) de 1929 ĝis 1930.

Li malkovris dekdu asteroidojn.

Malkovritaj asteroidoj : 12
715 Transvalio 22-a de aprilo 1911
758 Mankunio 18-a de majo 1912
790 Pretorio 16-a de januaro 1912
982 Franklino 21-a de majo 1922
1032 Pafuro 30-a de majo 1924
1096 Reŭnerto 21-a de julio 1928
1241 Disono 4-a de marto 1932
1305 Pongolo 19-a de julio 1928
1595 Tango 19-a de junio 1930 (kun C. Jackson)
1663 van den Bos 4-a de aŭgusto 1926
2193 Jackson 18-a de majo 1926
3300 McGlasson 10-a de julio 1928

La asteroido 1660 Wood[1] estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Small-Body Database Browser 1660 Wood (1953 GA) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]