Harry Hopman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Hopman (antaŭe kun ĉapo) en la Davisa Pokalo de 1930 malgajnas kontraŭ la italo Giorgio di Stefani

Henry Christian Harry Hopman (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1906 en Glebe proksime de Sidnejo; mortis la 27-an de decembro 1985) estis aŭstralia tenisisto.

Li en sia sporta kariero inter la jaroj 1930 kaj 1939 en duoblaj viraj kaj miksitaj paraj matĉoj gajnis sep turnirojn el la serio de Granda Ŝlemo. Ankoraŭ pli sukcese li estris la aŭstralian nacian tenisan teamon de la Davisa Pokalo. Kiel teama kapitano li gvidis la aŭstralian teamon inter la jaroj 1939 kaj 1967 al entute 16 venkoj de la pokalo, kio igas lin la entute plej sukcesan teaman kapitanon de la Davisa Pokalo.

Laŭ li nomatas la Hopman-Pokalo (angle Hopman Cup), monda turniro por miksitaj paraj matĉoj.