Harry James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harry James dum ekzercludo por radiospektaklo de Coca Cola en Novjorko, inter 1946 kaj 1948. Fotis William P. Gottlieb

Harry Haag James (naskigis la 15-an de marto 1916 je Albany en Georgio; mortis la 5-an de julio 1983 je Lasvegaso en Nevado) estis usona ĵaza trumpetisto kaj bandestro de la svingepoko. Li validas kiel malkovrinto de Frank Sinatra.[1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

„Se oni havas bonan, klaran eksonon, tio rezultigas brilon en la ludo.“ Harry James komprenis brili: li estis filo de cirkobandestro kaj fariĝis tipa stelulotrumpetisto kun vitre klara brilsono, kiu estis perfekta ĝis en la plej altaj registroj. Li ne nur sukcesis renomiĝi soliste, sed ankaŭ kiel orkestro-direktisto.

Kariero de la instrumentisto[redakti | redakti fonton]

Harry James komencis sian muzikistan karieron jam en la aĝo de naŭ jaroj, kiam li prezentis en la cirkobando de sia patro Everett James, kiu ankaŭ estis trumpetisto. Li lernis ĉe la gimnazio je Beaumont en Teksaso. Post mallonga gastludado en la bando de Herman Waldman James laboris precipe en Teksaso kun teritoriaj bandoj; ekde 1935 li muzikis kune kun Ben Pollack, je kio en 1936 ekestis unuaj sonregistraĵoj,[2] kaj fariĝis poste demandata muzikisto en la mondeto de la novjorkaj sonregistrejoj.

En 1937 li estis dungita de Benny Goodman kaj estis kun Ziggy Elman unu el la stelulaj solistoj en lia orkestro.[3] Krom sia laboro ĉe Goodman li kunverkis sonregistraĵojn de Teddy Wilson en 1937 kaj de Lionel Hampton en 1938. Per studiobando kunmetita el muzikistoj de Count Basie kaj Goodman februaron de 1938 li lanĉis sian unuan el entute 73 furoraĵojn (ĝis 1953) per versio de „One O’Clock Jump“ (rango 7 en la furoraĵo-ranglisto). Fine de 1938 li disiĝis de Benny Goodman[4] kaj fondis monaton poste sian propran bandegon, kiu unuafoje prezentis en Hotelo Franklin Hotel je Filadelfio.

La orkestro-direktisto[redakti | redakti fonton]

Stan „Cuddles“ Johnson, Fraser MacPherson, Bob Smith, Harry James, Al Johnson, Stew Barnett je The Cave Supper Club en 1970

Unua furora sukceso de la orkestro estis en 1939 „All or Nothing at All“. Lia orkestro ludis laŭstile je la limo inter ĵazo kaj dancmuziko, kiel ofte okazis en la svingepoko. La bando ofte estis anstataŭata per arĉinstrumentoj. En 1943 li geedziĝis kun Betty Grable, filmstelulo el la 1940-aj jaroj. En la bandego muzikis kelkaj grandaj gekantistoj kiel Louise Tobin (kun kiu li estis geedziĝinta antaŭ Grable), Frank Sinatra, kiu komencis sian karieron ĉe James en 1939,[5] Helen Forrest,[6] Dick Haymes kaj Kitty Kallen.[7] Krom tio kunmuzikis multaj granduloj kiel Ray Conniff, Ray Sims, Willie Smith, Buddy Rich, Corky Corcoran, Nick Fatool kaj Juan Tizol. Per virtuozaj pecoj kiel „Concerto for Trumpet“ 1939, „Carnival of Venice“, „Flight of the Bumble-Bee“ 1940 kaj „Trumpet Rhapsody“ en 1941 Harry James prezentis sian trumpetludan teknikon. Per sia vibradoriĉa, „dolĉa stilo“, jen lia biografo Digby Fairweather[8] James fariĝis frua popularmuzika idolo kaj gajninto de multaj enketoj. Per sia orkestro li ofte vojaĝis, prezentis en radiospektakloj kaj kunmuzikis en aro da kinofilmoj, ekzemple en 1942 en Springtime in the Rockies. En 1944 li komponis krom Duke Ellington I’m Beginning to See the Light, per kiu li en 1945 lanĉis unuarangan furoraĵon.[9] Krome James tiutempe muzikis kun la ensemblo Metronome All-Stars.

Malprospero de la bandego[redakti | redakti fonton]

La malprospero de la granda svingobandoj koncernis ankaŭ la Orkestron Harry James; la bando ekzistis ankoraŭ ĝis decembro de 1946. Post tio James formis pli grandan ensemblon, The Music Makers, kun siaj steluloj Willie Smith, Juan Tizol kaj Buddy Rich. Jam en 1957 li denove formis bandegon, kun kiu li ankaŭ sukcesis en Eŭropo kaj verkis multajn albumojn por Capitol, ekzemple Harry James in Hi-Fi, pli malfrue ekde 1959 ĝis 1964 por Verve. Ĉi tiu bando validis tamen je multaj recenzistoj kiel malfreŝa kopiaĵo de la Orkestro Count Basie, je kio kontribuis, ke James okupigis muzikaranĝistojn de Count Basie kiel Ernie Wilkins kaj Neal Hefti kaj novversiigis diskojn de Basie, ekzemple M-Squad Theme. Laŭ opinio de Fairweather la Orkestro Harry James – male al la tiama bando de Basie – estis karakterizita per la „dolĉa“ stilo de James kaj ties diksilanda frontularo, per kiu ĝi pli sonis kiel la orkestro de Bob Crosby. Dum sia tempo ĉe diskeldonejo Verve ekestis tamen laŭ opinio de Richard Cook kelkaj el liaj plej bonaj sonregistraĵoj, al kiuj kontribuis muzikistoj kaj aranĝistoj kiel Thad Jones, Ralph Burns kaj denove Ernie Wilkins. Fine de la 1960-aj jaroj James prezentis per sia orkestro ĉefe en Lasvegaso.[10] En la 1970-aj jaroj James daŭrigis per siaj ensembloj siajn koncertvojaĝojn; komence de la 1980-aj jaroj li havis sanproblemojn kaj malsaniĝis je kancero.[11]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

La sondiskan verkaron de James el la ŝelakdisko-epoko ekde 1937 ĝis 1942 bone dokumentas diskeldonejo Classics.

  • Feet Draggin' Blues (Hep, 1944-47)
  • There They Go (Fresh Sound, 1948)
  • Trumpet Blues (Capitol, 1955-58)
  • Verve Jazz Masters 55: Harry James (Verve, 1959-64)
  • 1964 Live! Holiday Ballroom, Chicago (Jazz Hour, 1964)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Bloom, p. 149: "Sinatra prezentis radie por la radiostacieto Rustic Cabin en Englewood, Nov-Ĵerzejo, kiam James hejme aŭskultis la elsendon. Li ekŝatis la voĉon de la juna kantisto, veturis al Englewood kaj kontraktis kun li. Harry James validas kiel antaŭeniganto de la frua kariero de Sinatra. Kiam Sinatra ricevis oferton de Tommy Dorsey, James do enprenis Dick Haymes en sian bandon."
  2. Fruaj registraĵoj konserviĝis je antologio "Yes Indeed" (ASV, 1936–42). Je titolo el 1936 kun Pollack James kantas; komparu Fairweather, p. 323.
  3. Irving Townsend skribis pri James, ke „li tiel avidis soladojn, kvankam li multsemajne ne estus havinta iun“; citita laŭ Digby Fairweather, p. 323.
  4. Goodman subtenis la fondadon de la bando kaj partprenis pli malfrue la financan sukceson de la orkestro de Harry James; komparu Bloom, p. 149.
  5. julion de 1939 per prezentado en Roseland Club; komparu Fairweather, p. 323.
  6. La kanto „I've Heard That Song Before“ kun ŝi vendiĝis komence de la 1940-aj jaroj pli ol milionoble.
  7. Tamen oni diras pri Harry James la frazon, ke li rigardas kantistojn nur kiel „necesa malbono“, komparu Cook kaj Morton, p. 777
  8. „sweet style“; komparu Fairweather.
  9. Krom Ellington kaj James ankaŭ Don George kaj Johnny Hodges kunrespondecis pri muziko kaj teksto; komparu Bloom, p. 143.
  10. Cook kaj Morton kritikis lian albumon el ĉi tiu tempo, The Golden Trumpet of Harry James (Londono, 1968) kiel „pura Lasvegaso, surdiskigita per senvizaĝa orkestro“. Karakterize mankas indikoj pri muzikistoj sur la diskingo; komparu Cook kaj Morton, p. 776.
  11. Pri la estrado de la bando post la morto de James en 1983 ekzistas malaj diraĵoj; laŭ Martin Kunzler post lia morto Joe Gravas transprenis la bandon; laŭ la biografio de Digby Fairweather la angla trumpetisto Kenny Baker direktis sensukcese la bandon.