Harry Martinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Harry Edmund MARTINSON (naskiĝis la 6-an de majo, 1904, mortis la 11-an de februaro 1978) estis sveda verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martinson naskiĝis en Jämshög, en la sudorienta sveda provinco Blekinge. Lia patro estis ŝipkapitano, sed mortis en 1910, kiam Martinson havis nur ses jarojn. Li mem estis la plej juna, kaj la sola vira, el kvin gefratoj.

La patrino de Martinson post nelonge forlasis siajn infanojn kaj elmigris al Usono. Laŭ la tiama sveda sistemo por nutrigo de malriĉuletoj, la infanoj estis de la paroĥo kvazaŭ "aukciitaj" kaj lokumitaj ĉe tiu bieno kiu postulis malplej da ekonomia kompenso el la publika kaso.

La juna Martinson plurfoje provis forfuĝi de siaj sinsekvaj prizorgantoj. En 1920, 16-jara, li sukcesis iĝi maristo, kaj dum sep jaroj li plurfoje ĉirkaŭvojaĝis la teron -- foje laborante en vaporŝipoj kiel hejtisto, foje vagabondante en Eŭropo, en Brazilo, en Hindio aŭ aliloke.

Jam mondcivitano, Martinson eksuferis de tuberkulozo -- la sama malsano kiu siatempe prenis la vivon de lia patro -- kaj li devis denove restadi sur seka tero. Ree en Svedio li komencis verkadi, uzante siajn riĉajn vivspertojn.

En 1929, Martinson edziĝis al pli aĝa vidvino kaj verkista kolegino, Moa Martinson. La rilato estis komplika. Ili inspiris unu la alian literature, sed li trovis ŝin tro regema. Li kelkfoje provis fuĝi ankaŭ de ŝi, nun vagabondante en sia propra lando, kaj fine sukcesis.

Ankaŭ iliaj politikaj sintenoj evoluis en malsamajn direktojn. Tio klare videblis en 1934, kiam ili kune vizitis internacian verkistan konferencon en Sovetio. Moa estis imponita de la stalinisma propagando, Harry ne; kaj en 1939 li kaj divorcis ŝin, kaj ekluktis kiel volontulo por defendi la najbaran Finnlandon dum la vintra milito.

En 1942, Martinson denove edziĝis, nun al Ingrid Lindcrantz; al ili naskiĝis la filinoj Harriet kaj Eva.

Nun serioze komenciĝis lia vico da sukcesoj. En 1949 li iĝis membro de la Sveda Akademio, seĝo numero 15; la unua el ĝiaj anoj, sed ne la lasta, kiu venis el la rondo de la tiel nomataj proletaj verkistoj.

En 1954 li iĝis honordoktoro ĉe la universitato de Gotenburgo.

En 1956 -- unu jaron antaŭ Sputnik -- aperis lia plej fama libro, la spacepika poemciklo Aniaro, kiu tri jarojn poste iĝis bazo de opero de Karl-Birger Blomdahl.

Kvankam esence radikala, Martinson nun ne plu emis eniri konfliktojn. Lia vivsinteno, ĉiam inspirita de aziaj filozofioj, precipe taoismo kaj budhismo, iĝis pli kaj pli tia, kaj en 1961 li diris en intervjuo: "Mi verkas kiel mi verkas ĉar mi estas budhano. Ne religie, sed morale-filozofie." Li ĉiam estis skeptika al la teknika evoluo.

En 1960 aperis lia poemaro Vagnen" ("La veturilo"). La titolo estas plursimbola; kelkloke temas pri la budhisma veturilo for de la mondo, aŭ la mala veturilo de sansaro; foje tamen temis pri la aŭtomobilo, kiun li tute ne ŝatis.

Sed la libro aperis dum periodo de teknika optimismo. Pli junaj verkistoj nun atakis lin kaj akuzis lin pri defetismo kaj reakciemo. Li deprimiĝis kaj silentis dum tuta jardeko ĝis 1971, kiam aperis lia posta poemaro, Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo"), kun simila tendenco kiel "Vagnen"; kaj en 1973 lia lasta poemaro Tuvor ("Tufoj").

La postan jaron, 1974, la Sveda Akademio decidis doni la Premion Nobel de Literaturo al du el siaj propraj membroj: Eyvind Johnson kaj Martinson. Denove amaso da kritiko, kvankam la propono premiigi ilin venis el multaj personoj ekster la akademio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj

  • Nässlorna blomma ("La urtikoj floras", 1935)
  • Vägen ut ("La vojo eksteren", 1936)
  • Vägen till Klockrike ("La vojo al Klockrike", 1948)

Esearoj

  • Resor utan mål ("Vojaĝoj sen celo", 1932)
  • Kap farväl ("Kabo Adiaŭ", 1933)
  • Svärmare och harkrank ("Sfingo kaj tipulo", 1937)
  • Midsommardalen ("La somermeza valo, 1938)
  • Det enkla och det svåra ("La simpla kaj la malfacila", 1939)
  • Verklighet till döds ("Mortiga realeco", 1940)
  • Den förlorade jaguaren ("La perdita jaguaro", 1941)
  • Utsikt från en grästuva ("Panoramo el herbotufo", 1963)

Radiaj teatraĵoj

  • Gringo (hispana titolo de la sveda teksto -- "Fremdulo", 1932)
  • Salvation (angla titolo de la sveda teksto -- "Savo", 1933)
  • Lotsen från Moluckas ("La piloto el Molukoj", 1937)

Sceneja teatraĵo

  • Tre knivar från Wei ("Tri tranĉiloj el Ŭej", 1964)

Dumvive publikigitaj poemaroj

  • Spökskepp ("Fantomŝipo", 1929)
  • Nomad ("Nomado", 1931; nova, sufiĉe malsama versio 1943)
  • Natur ("Naturo", 1934)
  • Passad ("Alizeo", 1945)
  • Cikada ("Cikado", 1953)
  • Aniara ("Aniaro", 1956; la 29 unuaj kantoj, tamen, aperis jam fine de Cikado, sub la titolo Sången om Doris och Mima ("La kanto pri Doriso kaj Mimo")); esperanta traduko de la tutaĵo, fare de William Auld kaj Bertil Nilsson, aperis en 1979.
  • Gräsen i Thule ("La herboj en Tuleo", 1958)
  • Vagnen' ("La veturilo", 1960)
  • Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo", 1971)
  • Tuvor ("Tufoj", 1973)

Postmorte publikigita poemaro

  • De tusen dikternas bok ("La libro de la mil poemoj", 2004)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kalaboza; La libera dimanĉo.
En: Sveda novelaro / trad. Ferenc Szilágyi. – Stockholm: Sveda Laborista Esperanto-Asocio, 1950. – p. 161-177

Aniaro / Trad. William Auld kaj Bertil Nilsson. – Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1979. – 174 p. – [Oriento-Okcidento)
ISBN 91-85288-02-0

Antaŭspegula kanto de Libidela; Aniaro (parto) / Trad. Bertil Nilsson kaj William Auld.
En: Nova Esperanta krestomatio / UEA, 1991. – 509 p. – (Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto ; 5)
ISBN 92-9017-043-3

Rio de Janeiro: (1933); Maro kiel sonĝludo kaj realo: (1933); Kanaloj kaj Atlantiko: (1933).
En: Nobela novelaro: sep noveloj de tri svedoj / el la sveda trad. Sten Johansson. – Skövde: Al-fab-et-o, 1995. – p. 37-60

Aniaro: Esperanto-teksto / aranĝita por surscena prezento de Gunnar Gällmo. Laŭ trad. de William Auld kaj Bertil Nilsson. Surscenigita de la Esperanto-Teatro Espero de Jerzy Fornal. – s.l. : Ulekso, 1997. – 21 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]