Harry Sweets Edison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sweets Edison kaj Eddie Lockjaw Davis

Sweets Edison (fakte Debonair Harry Edison; * 10-an de oktobro 1915 en Columbus, Ohio; † 27-an de julio 1999 samloke) estis usona ĵaztrumpetisto. Li estis svingtrumpetisto kun flatiĝema sono, kiu ludis melodie-ritme akcentante kaj limiĝinte je la esenco.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li pasigis sian infanaĝon en Kentukio, kie onklo proksimigis lin al muziko. En 1927 li ree transloĝiĝis al Columbus, kie li kiel dekkelkjarulo komencis ludis trumpeton en surlokaj bandoj. En 1933 li membriĝis en la Jeter-Pillar-Orkestro en Cleveland, poste en Mills Blue Rhythm Band kaj en 1937 en la bando de Lucky Millinder, por poste aparteni ekde 1937 ĝis 1950 al la orkestro de Count Basie. Tie li ricevis la kromnomon Sweets pro sia ludmaniero (kaj pro siaj malstreĉaj kondutmanieroj) de Lester Young. En la bando de Basie li elpaŝis soloiste (li estas ankaŭ videbla kaj aŭdebla en la filmo Jammin the Blues el 1944). Krome li foje aranĝis kaj komponis por la bando.

Post la dumtempa malfondado de la bando en 1950 li muzikis kun propraj ensembloj, prezentis kun Jazz at the Philharmonic kaj fariĝis ĉe la okcidenta marbordo usona (precipe en Los-Anĝeleso) ŝatata studiomuzikisto (ofte kunlaboranta kun aranĝisto Nelson Riddle), kiu aŭdeblas sur multaj sonregistraĵo de Frank Sinatra, Bing Crosby, Nat King Cole, Ella Fitzgerald kaj Billie Holiday (Music for Torching) kaj sur multaj sontrakoj filmaj. krome li muzikis kun Benny Carter kaj surdiskigis kun Ben Webster. Foje ankaŭ li denove kunludis en la Count Basie Orchestra (1958) samkiel kun Quincy Jones, Louie Bellson, Buddy Rich kaj pli ofte kun Shorty Rogers Giants. Kun Eddie Lockjaw Davis li sonregistris en 1960 la diskon Jawbreakers. En la 1960-aj jaroj li ludis por televidspektakloj (i.a. tri jarojn en la Hollywood Palace Show), akompanis prezentadojn de Joe Williams kaj Sinatra. Li aŭdeblas en la sontrako de la filmo Lady sings the blues el 1972 (reĝio Sidney J. Furie kun Diana Ross kiel Billie Holiday). Ekde 1973 li laboris kiel muzika direktisto dum prezentadoj de komediisto Redd Foxx. En la 1970-aj jaroj li muzikis kun Benny Carter kaj Lionel Hampton. Ĝis mallonge antaŭ sia morto ofte li ankaŭ prezentis en Eŭropo kaj Japanujo. Li mortis en sia domo en Columbus pro prostata kancero.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Complete Sweets at The Haig (Fresh Sound Records, 1953) kun Benny Carter, Jimmy Rowles, Bob Lawson, Arnold Ross, Alvin Stoller
  • Buddy and Sweets (1955 kun Buddy Rich)
  • The Tatum Group Masterpieces Vol. 5 (Pablo, 1955)
  • Complete Midnight and Riverside Sessions (Lonehill Jazz, 1955/56) kun Benny Carter, Charlie Shavers, Urbie Green, Willie Smith , Coleman Hawkins, Peanuts Hucko, Plas Johnson, Earl Warren, Billy Butterfield, Milt Hinton, Osie Johnson
  • Sweets (Verve/Clef1956) kun Ben Webster, Jimmy Rowles, Barney Kessel
  • Gee, Baby Ain't I Good To You (Verve, 1957) kun Ben Webster
  • Jawbreakers (OJC, 1962, kun Eddie Lockjaw Davis)
  • Ben and „Sweets“ (1962) kun Ben Webster
  • Oscar Peterson and Harry Edison (1974)
  • Copenhagen 1976 (Storyville, 1976) kun Eddie Lockjaw Davis, Kenny Drew, Hugo Rasmussen
  • Oscar Peterson with Harry Edison and Eddie „Cleanhead“ Vinson (1986)
  • For My Pals (Pablo Records 1986) kun Tootie Heath
  • Live at the Iridium (Telarc, 1997) kun Clark Terry, Frank Wess, Junior Mance
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]