Hartertulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hartertula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hartertulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Hartertula
Specio: 'H. flavoviridis'
Hartertula flavoviridis
(E. J. O Hartet, 1924)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hartertulo (Hartertula flavoviridis) estas malgranda birdo endemia de orienta Madagaskaro. Tiu specio iĝis kaŭzo de taksonomia konfuzo, ĉar ĝi estis origine lokata kun la birdoj de la genro Neomixis (Cistikoledoj) antaŭ esti lokata en sia propra monotipa genro Hartertula, sed ankoraŭ konsiderata proksima al Neomixis. Ĵusaj studoj indikas, ke ĝi estas parto de endemia radiado de Madagaskaro nuntempe konata kiel Madagaskaraj silvioj (Cibois et al. 2001).

La Hartertulo estas malgranda, svelta birdo 12–13 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 10 g. La plumaro estas brilflava sube kaj olivecverdeca en krono, flugiloj kaj dorso; el tiu mikso de flava kaj verda koloroj devenas la specifa nomo en la latina scienca nomo kie flavoviridis signifas preskaŭ kiel en Esperanto “flavaverda”. La okulo havas blankecan okulringon kaj estas trapasata per pala superokula strio. Ne estas seksa dimorfismo en la plumaro de plenkreskuloj, kaj ankaŭ junuloj havas similan plumaron. La alvoko ripete produktita dum manĝado, estas nazeca cii ziiziiziiziiziizii.

Hartertuloj loĝas en densaj areoj de pluvarbaroj oriente de Madagaskaro. Ili komune troviĝas en mezaltaj pluvarbaroj inter 500–1400 m, kaj estas pli raraj je pli malaltaj altitudoj kaj tute forestas super 2300 m. En pluvarbaroj ili manĝas en malalta subkreskaĵaro, kaptante insektojn el subaj partoj de folioj kaj branĉoj, ofte pendantaj kapalteren por fari tion. Ili estas ankaŭ lertaj eltirantoj de insektoj el folioj kaj araneretoj ĉe la branĉopintoj. Ili manĝas en malgrandaj grupoj kaj ankaŭ kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Ili nestumas en malgrandaj elherbaj nestoj bulformaj penditaj 1–2 m supergrunde. Oni scias malmulte pri ties reprodukta kutimaro, sed oni scias ke la ino demetas 2 ovojn.

La Hartertulo estas kutime listata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN kaj BirdLife International. Tiu specio estas limigita en mezaltitudaj pluvarbaroj, sed tiu estas nuntempe la malplej minacata arbarhabitato en Madagaskaro. Estas iom da danĝero de habitatoperdo, kaj tiu specio ne estas komuna ie ajn en sia teritorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]