Hartlaŭba anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hartlaŭba anaso
Hartlaŭba anaso
Hartlaŭba anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Pteronetta
Specio: P. hartlaubii
Pteronetta hartlaubii
(Cassin, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hartlaŭba anaso (Pteronetta hartlaubii) estas malhebruna anaso de arbaroj de Afriko. Iam inkludata en la parafiletika grupo de la "kairinenoj", ĝi estis poste movigita al la grupo de plaŭdanasoj.[1] Tamen, ĝi estas tre distinga el la "tipaj" plaŭdanasoj, kaj estis lokigita en la monotipa genro Pteronetta por marki tion.

Analizoj pere de DNA sugestis, ke ĝi apartenas al tre distinga klado — eble al propra subfamilio — kune kun la Bluflugila ansero, alia afrika specio de akvobirdo kun necertaj parencoj.[2]

Ĝi estas ĝenerale malhelbruna anasido kun aspekto de ansero, tio estas grandaj, longaj kaj fortaj kapo kaj kolo, pli cinamokolora en brusto, kaj nigra en kapo kaj kolo. Ankaŭ la beko estas nigra kun blanka pinto kaj bekobazo. Eĉ ripoze videblas bluan speguleton per kiu tiu specio similas al la Bluflugila ansero.

Hartlaŭba anaso estas specio de loĝantaj birdoj en ekvatora Okcidenta kaj Centra Afriko, el Gvineo kaj Sieraleono orienten tra Nigerio al Sudano, kaj suden al Gabono, Kongo kaj DRK.

Tiu birdo ricevis sian nomon (kaj komuna kaj scienca) laŭ la germana naturalisto Gustav Hartlaub.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harvnb, Madge, Burn, 1987, p. 185.
  2. (1999) “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, Auk (PDF) 116 (3), p. 792–805.  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2012-01-02.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1