Hartmann Schedel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hartmann Schedel
La blazono de la Familio Schedel.
La blazono de la Familio Schedel.
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1440 (1440-02-13)
en Nurenbergo
Morto 28-an de novembro 1514 (1514-11-28) (74-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Nurenbergo
Alma mater Universitato de Lepsiko
Parencoj Hermann Schädel senior
Okupo
Okupo kartografohistoriistokuracisto • grafikartisto • ksilografiisto • kolektanto
Verkoj Nurenberga Kroniko
vdr

Hartmann SCHEDEL (13a de februaro 1440 – 28a de novembro 1514) estis germana kuracisto, humanisto, historiisto, kaj unu el la unuaj kartografiistoj kiuj uzis presmaŝinon. Li naskiĝis kaj mortis en Nurenbergo. Matheolus Perusinus estis lia tutoro.

Gravo[redakti | redakti fonton]

Schedel estas konata ĉefe pro sia verkado de la teksto por la Nurenberga Kroniko, alinome Schedelsche Weltchronik (tio estas: Mondokroniko de Schedel), publikigita en 1493 in Nurenbergo. Ĝi estis mendita de Sebald Schreyer (1446–1520) kaj Sebastian Kammermeister (1446–1503).[1] La mapoj de la Kroniko estis la unuaj bildoj de multaj urboj kaj landoj.

Pro la invento de la presmaŝino fare de Johannes Gutenberg en 1447, tio ebligis presi librojn kaj mapojn je pli granda skalo. La antaŭaj manskribitaj libroj estis raraj kaj multekostaj. Schedel estis ankaŭ elstara kolektanto de libroj, artaĵoj kaj antikvaj majstropresaĵoj. Albumo kiun li bindis en 1504, kiu iam enhavis kvin gravuraĵojn de Jacopo de' Barbari, havigis gravan pruvaron por datigo de la verkaro de de' Barbari.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hartmann Schedule, Weltchronik, Kolorierte Gesamtausgabe von 1493, Einleitung und cementer Stephen Füssel, Weltbild Verlag

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Rücker: Hartmann Schedels Weltchronik, das größte Buchunternehmen der Dürerzeit. Verlag Prestel, München 1988. ISBN 3-7913-0876-9
  • Stephan Füssel (Hrsg.): 500 Jahre Schedelsche Weltchronik. Carl, Nürnberg 1994. ISBN 3-418-00372-9
  • Peter Zahn: Hartmann Schedels Weltchronik. Bilanz der jüngeren Forschung. In: Bibliotheksforum Bayern 24 (1996), 230-248
  • Christoph Reske: Die Produktion der Schedelschen Weltchronik in Nürnberg. Harrassowitz, Wiesbaden 2000. ISBN 3-447-04296-6
  • Michael Zellmann-Rohrer, Constantine Hadavas, Selim S. Nahas: Liber Chronicarum Translation Volume 1. Boston. ISBN 978-0-9831407-2-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]