Hartmann von Aue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kavaliro Hartmann von Aue (fikcia aŭtora portreto en la manuskripto Codex Manesse], folio 184v, ĉirkaŭ la jaro 1300)

Hartmann von Aue (mortis probable inter la jaroj 1210 kaj 1220) krom Wolfram von Eschenbach kaj Gottfried von Straßburg konsideriĝas la plej signifa epika verkisto el la klasika periodo de la mezaltgermana lingvo, kaj unu el la plej signifaj mezepokaj eŭropaj verkistoj. Kune kun Hendrik van Veldeke li verkis la unuajn el Franclingvio transprenitajn "kavalirajn romanojn". El lia verkaro konserviĝis la versaj romanoj Erec, Gregorius oder Der gute Sünder (Gregorio aŭ la bona pekinto"), Der arme Heinrich ("La povra Henriko"), Iwein, alegoria disputo konata sub la nomo Klagebüchlein ("Lamentolibreto") kaj pluraj mezepokaj kavaliraj amkantoj kaj krucmilitaj kantoj. La romanoj Erec kaj Iwein apartenas al la genro de artura literaturo.

Vivo de la verkisto kaj historia datigo de la verko[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas klaraj dokumentaj fontoj pri la identeco de Hartmann von Aue, tiel ke la rekonstruo de liaj vivaj cirkonstancoj dependas de liaj propraj indikoj en siaj verkoj kaj de mencioj fare de aliaj aŭtoroj. Eblaj vivodatoj estas deduktitaj el historiaj mencioj en liaj verkoj kaj fakte restas spekulacioj.

murpentraĵo el la Iwein-ciklo sur kastelo Rodenegg

La verkoj Erec et Enide kaj Yvain ou Le Chevalier au lion de la malnovfranclingva mezepoka verkisto Chrétien de Troyes, kiuj iĝis la fontoj de la verkoj Erec kaj Iwein de Hartmann, ekestis probable ĉirkaŭ la jaroj 1165 repsektive 1177. Tial oni deduktas, ke Hartmann publikigis siajn verkojn post la jaro 1180. Inter la jaroj 1205 kaj 1210 ĉiuj versaj romanoj de Hartmann estis publike konataj, ĉar la verkisto Wolfram von Eschenbach en sia verko Parzival referencas al la romano Iwein de Hartmann (253, 10–14; 436, 4–10), kiu pro stilismaj kialoj konsideriĝas la lasta el la kvar romanoj de Hartmann. Freskocikloj kun la Iwein-legendo ekzistas pluriloke i.a. en Schmalkalden.

La krucmilitaj kantoj ( Kreuzlieder) de Hartmann aŭ aludas al la tria krucmilito de la jaro 1189 aŭ al la de la germana imperiestro Henriko la 6-a preparita "germana krucmilito", kiu pro la morto de Henriko fine ne realiĝis. La morto de meceno, kiu en la krucmilitaj kantoj dufoje menciiĝas, interpreteblas kiel la morto de la reganto Berthold la 4-a el la dinastio Zähringer dum la jaro 1186.

Ĉirkaŭ la jaro 1210 la verkisto Gottfried von Strassburg en sia literatura ekskurso de la verko Tristan kaj Iseult nomas la kolegon Hartmann vivanta poeto (V. 4621–4635). Heinrich von dem Türlin iom post la jaro 1220 en la verko Crône prilamentas la morton de Hartmann (V. 2372–2437).

Statuso, eduko kaj deveno[redakti | redakti fonton]

La plej multajn informojn pri la vivokondiĉoj de Hartmann liveras la enkondukoj kaj postparoloj de liaj verkoj. Aparte en la enkondukoj de lia verko Der Arme Heinrich kaj apenaŭ ŝanĝite ankaŭ en la romano Iwein la verkisto informas pri si mem:

Ein ritter sô gelêret was,
daz er an den buochen las,
swaz er dar an geschriben vant:
der was Hartmann genannt,
dienstman was er zOuwe.

Es war einmal ein Ritter, der so gebildet war,
daß er in den Büchern alles lesen konnte,
was er in ihnen geschrieben fand.
Er wurde Hartmann genannt
und war Lehnsmann zu Aue.

Estis foje kavaliro tiom klera,
ke li kapablis legi en la libroj,
kion li trovis skribita en ili.
Li estis nomata Hartmann
kaj estis vasalo en Aue.

(Hartmann von Aue: "Der arme Heinrich", versoj 1–5.)
prologo de la verko Der Arme Heinrich (Hajdelbergo, universitata biblioteko, Cpg 341, folio 249ra)

Hartmann nomas sin vasala kavaliro kaj akcentas sian edukon, kiun li ankoraŭ plivastigas pro legado de libroj. Laŭ la kompreno de la epoko "klera" (geleret) celas edukon pere de latinlingvaj verkoj en lernejo gvidita de teologaj instruistoj.

La legendecaj verkoj Gregorius kaj Armer Heinrich kaj la alegoria disputo Klagebüchlein montras filozofiajn, teologiajn kaj retorikajn konojn, kiuj fakte supozebligas edukon en katedrala lernejo. Ĉar la verkoj Erec kaj Iwein klare baziĝas sur malnovfranclingvaj fontoj, la verkisto ankaŭ devis havi bonegajn konojn de la siatempa franca lingvo.

Ne eblas klare lokigi la devenon aŭ la dumvivan loĝlokon de la verkisto. Li skribis en literatura lingvaĵo de la mezaltgermana lingvo, kiu evitis dialektajn esprimojn kaj tiel ebligis disvastiĝon de la verkoj en tuta Germanlingvio. La rimoj tamen supozigas devenon el Alemanio, kaj krome la kolego Heinrich von dem Türlin mencias, ke Hartmann estis von der Swâben lande, do "el la ŝvaba lando" (verko Crône, verso 2353). Do probablas deveno de Hartmann el la duklando Ŝvabio. La nomo Aue ("herbejo") estas tiom ofta toponimo, ke la ekzakta devenloko de Hartmann ne fikseblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Wikisource-logo.svg literaturo de Hartmann von Aue en la germanlingva vikifontaro