Hartufa cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hartufa cervo
Elaphodus cephalophus
Elaphodus cephalophus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Muntiacinae
Genro: Elaphodus
Specio: E. cephalophus
Elaphodus cephalophus
(Milne-Edwards, 1872)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hartufa cervo (Elaphodus cephalophus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en la baseno de Jangzi-rivero kaj sudorienta Ĉinio. Laŭdire ĝi vidiĝas ankaŭ en la norda parto de Birmo. La hartufa cervo estas malgranda. Ĝia korpo estas malhelbruna, kun krudaj haroj. Somere ĝi portas sur si ruĝbrunajn harojn kaj vintre malhelgrizajn. Ĝi havas tufon da nigraj longaj haroj hirtaj sur la frunto, kaj ĝuste pro tio ĝi nomiĝas hartufa cervo. La interna flanko de ĝiaj oreloj, la abdomeno kaj dorsa flanko de la vosto estas blankaj. Sur ĝia orelpinta dorso troviĝas blanka makulo. Ĝi aspektas kiel la muntjako (M. muntjak). Ĝi havas longecon de 110-160 centimetroj, kun vosto 7-15 centimetrojn longa, kaj altecon de 52-72 centimetroj. Nur la vircervo portas mallongajn kornojn.

La hartufaj cervoj vivas en montoj 900-2.600 metrojn super la marnivelo. Laŭdire ĝi ofte vidiĝas en la loko proksima al akvofonto. Ĝi ofte aktivadas en arbetaroj kaj manĝas herbojn kaj aliajn plantojn. Dum manĝado ĝi levas sian voston kaj montras la blankajn harojn de ĝia dorsa flanko. Ankaŭ dum fuĝado de malamiko ĝi levas la voston, kiu balanciĝas laŭ la ritmo de ĝia kurado. La hartufa cervo ĝenerale agas sola, iam en paroj. Ĝi tre viglas en vespera krepusko. La cervo estas timema kaj lerta en sinkaŝado, tial estas malfacile trovi ĝin.

La hartufaj cervoj, bredataj en la Pekina Zoologia Ĝardeno, estas en la oestro aŭtune kaj naskas idojn inter aprilo kaj julio, plejofte inter majo kaj junio. En la oestra periodo la maskla kaj femala cervoj faras blekadon. Ĉiufoje la femala cervo naskas unu aŭ du idojn. La gravedeco daŭras 7-8 monatojn. La jus naskita cervo similas al siaj gepatroj en koloro, sed havas po vicon da makuloj ambaŭflanke de la vertebraro. Ĉar la cervo estas timema, oni malfacile kaptas kaj bredas ĝin. Ĝi montriĝas nur en tre malmultaj zoologiaj ĝardenoj.