Hase

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hase (rivero))
Hase
fluo de la rivereto nordokcidente de Osnabrück
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio, okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio
Longeco 169 km
Fluo
Fonto Melle-Wellingholzhausen
Enfluejo en la riveron Emso en Meppen respektive en la rivereton Else en Melle-Gesmold
Geografio
Trairataj urboj Melle, Osnabrück Bramsche, Haselünne, Quakenbrück, Bersenbrück, Meppen
Alfluantoj
- Dekstraj Südradde, Mittelradde
Map
vdr

La Hase estas rivero de 169 kilometroj da longeco en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi fontas apud Melle, sudoriente de la urbo Osnabrück, en la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro.

Kutime rojoj, riveretoj kaj riveroj kunfluas kaj kolektas ĉiam pli da akvo. La rivereto Hase komence de sia vojo agas male: Kelkajn kilometrojn post la fonto ĝi disbranĉiĝas: proksimume du trionoj de la akvokvanto plufluas (nord)okcidenten al la rivero Emso, kaj la resta triono pluvojas (nord)orienten al la rivereto Werre kaj de tie en la riveron Weser. La pli eta rivereta branĉo post la disbranĉiĝo havas la nomon "Else", sed fakte ĝi estas samrajta parto de la rivereto Hase kiel la pli granda branĉo.

la rivera disbranĉiĝo en Melle
la kanaligita rivera enfluo en la Emson en Meppen

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la rivereto ne havas ajnan rilaton al la germana vorto "Hase" (leporo). Ĝis la fino de la 19-a jarcento ankoraŭ ofte uziĝis la origina ortografio Haase kun duobla litero "a". La nomo dedukteblas de la ĝermana haswa (griza), aperinta ekz. en anglosaksa hasu aŭ malnovaislanda hǫss (grizbruna), sed ankaŭ en la tribonomo Chasuarii (Hase-loĝantoj), kiu i.a. troveblas ĉe Tacitus 34,1). La nomigo de rivero laŭ koloro ne estas nekutima (komparu ekz. la nomon de la Elbo, kiu parencas al la latina adjektivo albus, -a, -um (blanka/griza, pala, hela).

Urbaj kaj neurbaj komunumoj survojaj[redakti | redakti fonton]

De la fonto al la kunfluo situas la sekvaj urbaj kaj neurbaj komunumoj:

Esperanta detalo[redakti | redakti fonton]

La loka grupo de Germana Esperanto-Junularo en Osnabrück, kiu aktivis dum la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento kaj rezultigis plurajn estraranojn de GEJ kaj GEA, havis la germanlingvan nomon "Esperanto-Gruppe Haseufer" (Hase-riverbordo), ĉar la grupo ekestis en knabina gimnazio rekte borde de la rivereto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]