Hashim Thaçi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hashim Thaçi
Persona informo
Hashim Thaçi
Naskiĝo 24-an de aprilo 1968 (1968-04-24) (55-jaraĝa)
en Skenderaj
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco KosovoJugoslavio vd
Alma mater Universitato de PriŝtinoUniversitato de Zuriko vd
Partio Partio Demokratia de Kosovo vd
Subskribo Hashim Thaçi
Profesio
Okupo politikistomilitistosoldato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hashim Thaçi [haŝim taĉi] (ofte malĝuste Thaqi, naskiĝis la 28-an de aprilo 1968 en la vilaĝo Bujrojë/Broćna, komunumo Skënderaj, tiama SFR Jugoslavio, nuna Kosovo) estas prezidanto de la Partio Demokratia de Kosovo (PDK) kaj ekde la 1-a de marto 2008 ĉefministro de Kosovo. La 2-an de novembro 2010 la kosova parlamento senpostenigis la registaron de Hashim Thaçi per malfida voĉdono. La 12-an de decembro 2010 li kaj la partio PDK tamen laŭ informoj de la ŝtata balota komisiono klare per 33,5 procentaĉoj de la civitanaj voĉoj venkis en parlamenta baloto kaj refariĝis ĉefministro de la lando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hashim Thaçi studis en Priŝtino filozofion kaj historion, kaj oni en 1991 elektis lin prezidanto de la Unuiĝo de la albanaj studentoj. Thaçi en 1993 aliĝis al elmigrintaj albanaj politikistoj en Svislando. Li studis ankaŭ en Svislando kaj en la Zurika Universitato fondis la Kosovan Movadon de la Homoj (LPK), marksisman-leninisman movadon kun forta albana naciismo. Ĝia deziro estis fondiĝo de Granda Albanio.

Post kiam li reveturis la Kosovo, li iĝis gvidanto de la Kosova Liberiga Armeo (UÇK). Li onidire alianciĝis kun albanaj mafiaj grupoj kaj faris krimojn.

Kiam li forlasis la partizanan pasinton, li en 2003 fondis la Kosovan Demokratan Partion. En 2007 li iĝis ĉefministro kaj en 2008 efektivigis fondiĝon de la sendependa Kosovo.

Daŭre tamen en internaciaj amaskomunikiloj restas diskutoj pri lia laŭdira partopreno en krima komercado pri malpermesitaj drogoj kaj pri perforte eloperaciitaj kaj neleĝe internacie venditaj homaj organoj - ekzemple en raporto de la sviso Dick Marty, deputito de la Konsilio de Eŭropo, la 15-an de decembro 2010.