Haslen GL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo GL en Haslen GL staras por la svisa Kantono Glaruso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Haslen.

Haslen
Blazono de Haslen
Blazono de Haslen
Haslen
Haslen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 58′ 53″ N 9° 3′ 18″ O / 46.98139 °N, 9.05500 °O / 46.98139; 9.05500 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 53″ N 9° 3′ 18″ O / 46.98139 °N, 9.05500 °O / 46.98139; 9.05500 (mapo)
Areo 11,51 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 8773
Mapo de Haslen
Mapo de Haslen
vdr

Pri la komunumo

Haslen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1021 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Haslen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio

Haslen situas en la supra parto de la Linth-Valo en la mezo inter Glaruso kaj Linthal. Al la iama komunumo apartenas krom Haslen mem la setlejoj Büel, Leu, Oberhaslen, Mülibächli, kaj Zusingen, kaj ek de la 1-a de julio la ĝis tiam memstaraj komunumoj Leuggelbach kaj Nidfurn.

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 11,51 km², de kiuj 43,9% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunua reformo

La komunumo Haslen limis en nordo kaj oriento al Schwanden, kaj en sudo kaj oriento al Luchsingen.

Trafiko

La loko disponas pri la stacidomo Haslen-Nidfurn ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal.

Tra Nidfurn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio, Haslen mem situas flanke de la kantona ĉefvojo kaj atingeblas nur per mallarĝa flankvojo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Haslen datiĝas el la jaro 1350 kiel Hasla.

Fine de la 14-a jarcento en Haslen naskiĝis Rudolf Stüssi, kiu dum la Malnova Zurika Milito estis urbestro de Zuriko, kaj mortis la 22-an de julio dum la Batalo de Sankt-Jakobo ĉe Sihl defendante la tirponton antaŭ la urbopordo de Zuriko. Lia naskiĝodomo viziteblas en Zusingen.

Kun efiko de la 1-a de julio 2006 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Leuggelbach kaj Nidfurn estis kunigitaj kun Haslen.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Haslen

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj