Hasta siempre, Comandante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Che Guevara

Hasta siempre, Comandante aŭ nure Hasta siempre (Esperante: "Ĝis ĉiam, Komandanto!" aŭ nure "Ĝis ĉiam") estas hispanlingva kanto far la kubana komponisto Carlos Puebla en 1965. La teksto de la kanzono estas respondo al la adiaŭa letero el Che Guevara,[1] kiam li forlasis Kubon. La teksto memoras poetike gravajn momentojn de la kuba revolucio, ĝi gloras la figuron de Che kaj lia rolo kiel revolucia komandanto. La kanzono iĝis grava kaj fama post la morto de Che, kaj pluraj artistoj faris ilian propran version de la kanto.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Originala teksto en la hispana
Aprendimos a quererte
desde la histórica altura
donde el Sol de tu bravura
le puso cerco a la muerte.
Ĥoro:
Aquí se queda la clara,
la entrañable transparencia,
de tu querida presencia,
Comandante Che Guevara.
Tu mano gloriosa y fuerte
sobre la Historia dispara
cuando todo Santa Clara
se despierta para verte.
[Ĥoro]
Vienes quemando la brisa
con soles de primavera
para plantar la bandera
con la luz de tu sonrisa.
[Ĥoro]
Tu amor revolucionario
te conduce a nueva empresa
donde esperan la firmeza
de tu brazo libertario.
[Ĥoro]
Seguiremos adelante,
como junto a tí seguimos,
y con Fidel te decimos :
«¡Hasta siempre, Comandante!»
Esperantigita teksto
Ni lernis ami vin
el la historia alteco
kie la Suno de via kuraĝo
haltigis la morton.
Ĥoro:
Ĉi tie kuŝas la klara,
la kara travidebleco
de via amata ĉeesto,
Komandanto Che Guevara.
Via mano, glora kaj forta
super la historio pafas
kiam la tuta Santa Clara
vekiĝas por vidi vin.
[Ĥoro]
Vi venas bruligante la brizon
per printempaj sunoj
por hisi la flagon
kun la lumo de via rideto.
[Ĥoro]
Via revolucia amo
kondukas vin al novaj entreprenoj
kie oni esperas la rezolutecon
de via liberiga brako.
[Ĥoro]
Ni iros antaŭen,
kiel ni iris apud vi,
Kaj kune kun Fidel ni diras vin:
«Ĝis ĉiam, Komandanto!».

Versioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pli ol 200 versioj de ĉi tiu kanzono.[2] La kanzono estis interpretita de Compay Segundo kaj Los Calchakis (tiu ĉi versio estas la plej konata), Joan Baez, Maria Farantouri, Soledad Bravo,[3] , Nathalie Cardone, Silvio Rodríguez, Enrique Bunbury, Banda Bassotti, i.a.

Apero en la kino[redakti | redakti fonton]

La kanto aperas en filma sceno de la hispana filmo Estado de sitio en (1972). Kiam iuj studantoj el Urugvajo entranĉeiĝis en ilia universitato protestante kontraŭ la subpremo de la diktatorado de Jorge Pacheco Areco. Oni eblas aŭdi la kanzonon per aŭdiloj de la universitato dum la polico provas vane silentigi ilin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernesto Che Guevara, "Che Guevara's Farewell Letter", 1965. Angla traduko de la kompleta teksto: Che Guevara's Farewell Letter at Wikisource,
  2. All versions of Some musics 200 versions of Hasta Siempre Comandante. Konsultita la 23-06-2010
  3. Soledad Bravo / Soledad - Version 1969 (HTML). Alirita 25-05-2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]