Hastings Kamuzu Banda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hastings Kamuzu Banda

Hastings Kamuzu BANDA (n. ĉ. 1902, Kasungu, nun Malavio – m. 25-an de novembro 1997, hospitalo de Johannesburg) estis la unua ŝtatprezidanto de Malavio kaj gvidanto de la malavia nacia movado.

Banda lernis en misiista lernejo, studis en Usono, kie li doktoriĝis en 1927 pri medicino. Poste plu studis en Edinburgh kaj akiris novan doktoran gradon (1941). Li praktikis inter 19451953 en Londono.

Li komencis politikumi en 1949, kiam la blankulaj bienuloj de la regiono deziris federacion de Rodezio kaj Njasalando (posta Malavio). Banda kaj aliaj forte kontraŭis en Njasalando la disvastixgon de la blankula dominado, sed en 1953 la federacio realiĝis.

Banda praktikis en 195358 en Ganao, en 1958 iris al Njasalando, kie oni atendis lin kun ĝojo. Li rondiris la landon kaj parolis kontraŭ la federacio, kiel prezidanto de la Njasalanda Afrika Kongreso. La kolonia registaro lin kulpigis pro la akriĝantaj enlandaj cirkonstancoj.

La registaro deklaris en 1959 eksterordinaran staton kaj lin arestis la brita registaro. Banda liberiĝis en 1960 kaj li akceptis post kelakaj monatoj konstitucian planon de la brita registaro, kiu certigis plimulton por la njasalandanoj en la leĝfara konsilio. Li estis en 196263 ministro pri la naturaj resursoj kaj lokaj registaroj, ekde 1963 - post disiĝo de la federacio - ĉefministro.

La lando sendependiĝis en 1964 kiel Malavio kaj iĝis en 1966 Respubliko (ĝis tiam agadis eĉ arbitra gubeniestro). La prezidento Banda elformis unuapartian, axutokratan sistemon, la malamikoj iris en prizonon aŭ estis murditaj. Oni elkriis lin en 1971 eterna prezidento.

Banda en 1994 permesis demokratiajn elektojn, kiujn li malvenkis al Bakili Muluzi.

Banda koncentris je evoluigo de la infrastrukturo, agrikulturo, havis amikajn rilatojn al la kapitalismaj landoj kaj havis eĉ diplomatiajn kontaktojn kun la apartisma reĝimo de Sud-Afriko.


Antaŭe:1-a
Prezidento de Malavio
Poste:
neniu19661994Bakili Muluzi