Hatio (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Hatio. |
| Hatio | |
| Natura satelito de Saturno (XLIII) | |
| Aliaj nomoj | Saturno XLIII |
| Historio | |
| Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt - Jan Kleyna - Brian G. Marsden[1] |
| Dato de malkovro | 12-a de decembro 2004 (unua observo) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 20 303 288 km[2] |
| Discentreco | 0,2913 |
| Klinangulo | 163° (rilate al la ekliptiko) 172° (rilate al la saturna ekvatoro) |
| Periodo | 1080,10 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 6 km |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 24,4 |
Hatio estas neregula satelito de Saturno. Ĝi havas retrogradan orbiton, kaj estas ano de la norda grupo.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝi estas unu el la lunoj malkovritaj de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna. Post observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 11-a de marto 2005, ili anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 14.
Nomo [redakti]
Ĝi ricevis en 2007 la nomon Hatio[3], laŭ la giganta mitologia lupo Hati. En la nord-ĝermana mitologio Sköll kaj Hati estas du lupoj kiuj postkuras Lunon kaj Sunon, kaj voros ilin dum Ragnarök.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ IAUC 8523: NEW Sats OF SATURN; 2005by; V5115 Sgr(angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
- ↑ IAUC 8826: Sats OF JUPITER, SATURN; RING OF URANUS; 2006 VV_2 (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
angle Hatio, el "Cassini-misio ekvinoksa"
france La saturnaj satelitoj de 2004, el la paĝaro de Jean-Michel
france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie")
germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

