Hatje Cantz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hatje Cantz
Hatje Cantz
eldonejo • specialised publisher • libroeldonejo vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH
Fondita 1947 (Verlag Gerd Hatje),

1997 (Hatje Cantz Verlag)

Fondintoj Gerd Hatje vd
Sidejo Ostfildern apud Stutgarto
Lando Germanio
Estr(ar)o Annette Kulenkampff
Spezosumo 10,1 milionoj da € (en 2005)
Agokampo libroeldonado
TTT hatjecantz.de
vdr

Hatje Cantz - germane Hatje Cantz Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1947 je la nomo Verlag Gerd Hatje kaj havas sian centran oficejon en Ostfildern apud Stutgarto.

La eldonisto Gerd Hatje en 1945 ricevis licencon malfermi eldonejon por noveloj kaj romanoj de la monda literaturo, sian firmaon li nomis Humanitas Verlag. En 1947 ĝi ricevis la nomon Verlag Gerd Hatje kaj iom post iom iĝis unu el la gvidaj germanaj eldonejoj pri antikva arto, arto de la 20-a jarcento, fotografio, arkitekturo kaj dezajno. Plia fokuso estas espoziciaj katalogoj de internaciaj artaj muzeoj. En 1990 li vendis la eldonejon al la presejo Dr. Cantz’sche Druckerei. Komence la eldona serio tenis la ĝisnunan eldonejan nomon, sed en 1997 ĝi ŝanĝiĝis al la nomo Hatje Cantz.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.