Hatuey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Kaziko Hatuey en Baracoa, Kubo

Hatuey estis taina kaziko (tribestro) devenanto de la insulo La Española (hodiaŭ Dominika Respubliko kaj Haitio) kiu batalis kontraŭ la hispanaj konkerantoj kaj en La Española kaj en Kubo


Alveno

Alvenis al la kuba insulo per kanuo akompanita de 400 sampatrianoj en 1511 post kiam la hispanoj elpelis lin de lia naskiĝloko (Haitio). Kontaktis tainajn tribojn kiuj ekzistis en la orienta teritorio de Kubo kaj konsilis ilin prepari sin por la batalo kontraŭ la hispanoj. Ankaŭ li konsilis verŝi la tutan oron kiun ili posedis al la riveroj ĉar tiu estis la dio de la blankuloj. Pro lia sperto en antaŭaj bataloj kontraŭ la hispanoj li estris ĉiujn tribojn de la regiono kaj ekatakis la hispanojn kiuj ekloĝis en Baracoa.

Ĉefa Agado

Hatuey ordonis al siaj homoj dividiĝi en etaj grupoj kaj tuj surprize ekataki la hispanojn per lignopecoj, ŝtonoj kaj sagoj, sed la hispanoj gvidataj de Diego Velázquez, konis perfekte ĉiujn taktikojn de la aborigenoj kaj dediĉis sin elimini iom post iom grupon po grupo de la ribeluloj pere de teknologia supereco (spurhundoj, fajrarmiloj, arbalestoj kaj kirasoj). Iom post iom estis ekstermitaj ĉiujn indiĝenajn grupojn ĝis kiam, pere de denunco de la enkarcerigitoj estis arestita Hatuey mem.

Forpaso

Hatuey estis komdamnita je bruliĝo ĉe la ŝtiparo la 2an de februaro 1512, puno rezervita por la plej krimaj maliculoj. Sed antaŭ la bruliĝo oni demandis lin ĉu li deziras kristaniĝi por iri ĉielen kaj li demandis: "Kaj tiuj blankaj homoj ankaŭ iras al ĉielo?" kiam oni jesis, li diris "tiam mi ne volas iri kie tiaj homoj iros". Lia ekzemplo demonstris grandan kuraĝon kaj decidon intenci batali kontraŭ supera kaj pli forta malamiko, tiu ĉi ekzemplo estis reprenita pli malfrue de la kaziko Guamá.

Hatuey nuntempe

Nuntempe Hatuey estas legenda heroo. Li estis la unua indiĝeno kiu batalis kontraŭ la koloniismo en la Nova Mondo (Ameriko) kaj estas konata kiel la unua nacia heroo de Kubo. Ekzistas tradicia pilgrimado al la loko kie li estis ekzekutita (bruligita) en Jarao, proksime de la urbo Bayamo. La bierfabriko Bacardi havas markon kiu portas sian nomon