La moviĝanta kastelo de Haŭl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hauru no ugoku shiro)
La moviĝanta kastelo de Haŭl
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo ハウルの動く城
[Haŭru no ugoku ŝiro]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 5 sep. 2004, 25 aŭg. 2005, 20 nov. 2004, 17 jun. 2005, 2004
Daŭro 119 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Miyazaki Hayao
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao • Diana Wynne Jones
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Premio Nebulozo por la Plej Bona Scenaro
IMDb
vdr

La moviĝanta kastelo de Haŭl (japane: ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2004.

La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

La originala rakonto estas laŭ novelo de Dianna Wynne Jones, sed estis parte modifigita de Mijazaki.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La ĉapelfaristino Sofi ekkoniĝas la magiiston Haŭl, poste la enviema sorĉistino de Novalo metas malbenon sur ŝi. Sofi serĉas la kastelon de Haŭl esperante ke Haŭl povu forigi la malbenon, kaj iĝas purigistino en la kastelo, sed unue Haŭl ne montras intereson por ŝi.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sofi (ソフィー [sofī])
Juna ĉapelfaristino kiu ricevas malbenon transformante ŝin maljuna, la protagonisto de la filmo
  • Haŭl (ハウル [haŭru])
Mistera sorĉisto kun juna koro, kiu ne iĝas adulto
  • Sorĉistino de Novalo (荒地の魔女 [areĉi no maĝo])
Egocentra sorĉistino kiu ŝanĝas paŝo post paŝo
  • Markl (マルクル [marukuru])
Juna asistanto de Haŭl
  • Kalcifer (カルシファー [karuŝifā])
Malgranda fajra demono kun grandaj fortoj
  • Brasiko (カブ [kabu])
Magie moviganta birdotimigilo
  • Sinjorino Suliman (サリマン [sariman])
Tre forta sorĉistino kontrolanta la palacon de la reĝlando
  • Hin (ヒン [hin])
Hundo bredita de S-ino Suliman

Filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo Hauru no ugoku shiro aperis en 2004 en la kinoj en Japanio, kaj poste ankaŭ en DVD.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla Howl's Moving Castle (la) movanta kastelo de Haŭl
araba قلعة هاول المتحركة kastelo Haŭl la movanta
finna Liikkuva linna (la) movanta kastelo
franca Le Château ambulant la kastelo vaganta
germana Das wandelnde Schloss la paŝanta kastelo
greka Το Κινούμενο Κάστρο la movanta kastelo
hebrea הטירה הנעה של האוול la kastelo movanta de Haŭl
hispana El castillo errante de Howl
El castillo ambulante
la vaganta kastelo de Haŭl
la movanta kastelo
hungara A vándorló palota la vaganta kastelo
itala Il castello errante di Howl la kastelo vaganta de Haŭl
japana ハウルの動く城 (la) movi-kastelo de Haŭl
normĉina 哈尔移动城堡 Hāěr [=Haŭl] (la) movi-kastelo
norvega Det levende slottet la vivanta kastelo
pola Ruchomy zamek Hauru (la) movanta kastelo de Haŭl
portugala O Castelo Animado la kastelo animita
rusa Ходячий замок (la) movanta kastelo
sveda Det levande slottet la vivanta kastelo
taja ฮาวล์สมูฟวิงแคสเสิล

Libroj[redakti | redakti fonton]

En 2004 la filmo de Hauru no ugoku shiro aperis en Japanio ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso, eldonita de Tokuma Shoten.