Haus Zur Güldenen Krone (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Zur Güldenen Krone, nr. 6
La najbara domo ĉe Fischmarkt nr. 5

La teretaĝa domo Zur Güldenen Krone estas unu el la multnombraj belaj domoj de sur Fiŝbazar-placo (nr. 6) en la urbokerno de Erfurto.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la domo troviĝis ekde 1615 filio de la poŝtdirekcio de Thurn und Taxis, antaŭe ĝi estis loĝdomo de izatidkomercistoj. Sur la plafonoj en la interno konserviĝis flora pentrado de traboj el la malfrugotika kaj renesanca epokoj; same imponas la traboj de la trapasejo korten. En 1912 kaj dum la 1990-aj jaroj la domo estis restaŭrita.

Sur la fasado bone legeblas la jaro de unu alikonstruo: 1488 (poste ankoraŭ en 1541/1564; sed la kerno de la domo estas el la 13-a jc.).

Najbara Ratskeller[redakti | redakti fonton]

Maldekstre apudis la gastejo Ratskeller (nuntempe simplu trinkejo), kiun la urbo aĉetis en 1477 (antaŭe la domo el la 13-a jc. nomitis Zum Lauenstein). Tie oni rajtis vendi ankaŭ neregionajn bierojn (ekz. el Torgau). Pro la ege kaduka stato de la domo nur la fasado kaj kelkaj vandoj povis esti reutiligitaj por la restaŭradlaboroj finitaj en 1995. Al malnovaj tempoj memoras en la hodiaŭa kela gastejo la ĉambroj Torgau-olbaĵoLauenstein-tunelo. Teretaĝe troviĝis ĝis 2010 porcivitanaj burooj de la publika administrado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Knape: Erfurt. Der Stadtführer, Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2011, p. 32
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506, p. 381

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]