Haus der Technik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haus der Technik

Haus der Technik, mallonge HDT, estas la plej malnova, sendependa pliklerigejo kun sidejo en Essen kaj filioj en Berlino, Bremerhaven kaj Munkeno.

La ĉefdomo planita de Edmund Körner, monumentprotektata ekde 1987, troviĝas norde de la ĉefa stacidomo de Essen kaj loĝigis ĝis 1934 la tiaman borson de Essen.

Haus der Technik Essen, suda vidaĵo

Historio

Sidejo de la borso de Essen

Borso de Essen proksimume 1928
Heinrich Reisner, fondinto de Haus der Technik en Essen; bronzoskulptaĵo de Jürgen Ebert el 2011

Jam en 1855 el privata borsosocieto kadre de regulaj dimanĉaj intertraktoj ekestis la borso de Essen, kiu komence ekzistis nur du jarojn. Laŭ instigo de la minekspluata asocio la borso reekvivis la 21-an de decembro 1865. La petita oficialiĝo tamen estis rifuzata en 1866. Oni komercis per akcioj de minekspluataj kaj feroŝtalaj societoj, de la fervojsocieto Bergisch-Märkische Eisenbahn-Gesellschaft kaj ankaŭ per industri-obligacioj. En 1880 la borso de Essen estis subigata al la observado de la komerca ĉambro kaj ricevis je tio borsan regularon. La pezocentro de la komerco estis la valorpaperoj de la karboŝtala industrio.

En 1905 la borsoj de Duseldorfo kaj Essen formis interligon. Ekde novembro de la jaro la periodaj borsaj kunvenoj okazis en ambaŭ urboj. Komence de la Unua Mondmilito la borso devis fermiĝi fine de julio de 1914. Post kiam en la militaj jaroj anstataŭaj komercoj dum neoficialaj kunvenoj pri valorpaperoj de la militvara industrio kaŭzis pligrandigajn partojn, oni recomencis borsolistigi la 1-an de januaro 1918, je kio la kreska inflacio postlasis signojn.

En 1924/1925 oni translokis la borson de Essen en la novan borsodomon aparte konstruitan de arĥitekto Edmund Körner, la nuna Haus der Technik. La konstruo de ĉi tiu domo komenciĝis jam en 1922.

En 1934 oni fermis la borson de Essen. Tiu ĉi fermo rezultis el dekreto de la regna ministro pri ekonomiaj aferoj Kurt Schmitt, kiu por pli bone funkcia merkato por valorpaperoj reduktis la nombron de borsoj de 21 al 9. Tiel la borso je Duseldorfo transprenis la taskojn de tiu de Essen.[1]

Haus der Technik

De la konstruaj onrnamaĵoj de Will Lammert postrestis nur ĉi tiu kaj alia kapo.

La fondado de HDT reiras en la jaron 1909. Dum kunveno de la Rejnlanda-Vestfala Societo por la Precizaj Sciencoj Heinrich Reisner montris sur la neceso de pluklerigo de inĝenieroj. En 1912 la societo decidis fondi tiucele pluklerigejon en Essen. Sed nur kune kun la Societo por Scienco kaj Vivo en la Rejnlanda-Vestfala Industriregiono, ankaŭ fondita de Reisner kune kun la ĉefurbestro de Essen Hans Luther same kiel ĥemiisto Franz Fischer kaj bankisto Wilhelm von Waldthausen en la jaro 1919 kaj ankoraŭ nun ekzista kiel nova ĉefsocieto por la sciencaj, kulturaj kaj ekonomiaj streboj, finfine povis esti instalata la strebata pluklerigejo kiel Haus der Technik (Domo de la Teĥniko) en alo de la borso de Essen kaj inaŭgurata la 21-an de novembro 1927. La 9-an de januaro 1930 fondiĝis la samnoma asocio. La skulptan ornamaĵon, kiun verkis la skulptisto Will Lammert, la nazioj detruis escepte du kapojn elstarajn el la orienta muro kiel „degenerita arto“.

Dum la [Dua Mondmilito]] HDT estis plene ruinigata la 5-an de marto1943 dum bombatako. La biblioteko kaj la patentejo. Jam antaŭ la rekonstruado de la domo la 24-an de aprilo 1946 okazis la unua prelego post la milito. En la sama jaro la RWTH Aachen instalis tie unu el siaj filioj.

La fakta rekonstruado okazis inter 1951 kaj 1953. Je tio oni altigis la domon per unu etaĝo kaj ŝanĝis la eksteraĵon de la arkaĵaro, kiu siatempe ne estis sendisputa. La nuna domo havas post alikonstruo de la malnova borsejo pli ol 40 seminariejojn kaj kongresejojn kun entenkapablo da inter 10 kaj 570 partoprenantoj.

Referencoj

  1. Historio de la borso je Duseldorfo

Ligoj eksteren

51.45257.015