Haus zum Stockfisch (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba muzeo de Erfurto
Sur foto el la 1950-aj jaroj; maldekstre videblas la belega framskeleta domo Zum Mohrenkopf.

La domo Haus zum Stockfisch (laŭvorte: Domo de la sekigita moruo) estas renesancstila, trietaĝa konstruaĵo en la centro de Erfurto (Johannes-strato nr. 169).

Priskribo de la domo[redakti | redakti fonton]

La domo, konstruita en la stilo de nederlanda renesanco, apartenis al la familioj Ziegler kaj Milwitz, kies blazonoj videblas ĉe la belega pordo. Sub la frontono legeblas sub bildo kun fiŝo: "Das Haus stehet in Gottes Hand, zum Stockfisch ist genand - Tiu ĉi domo estas sub la protekto de la Sinjoro, ĝi nomiĝas moruo-domo". La relative granda nombro da fiŝaj domnomoj en Erfurto atestas la kontakton de la urbo kun la Hansa ligo.

En la teretaĝo estis la vendejo, en la unua la reprezentadaj ĉambroj kaj en la tria la loghejoj. Poste estis surloke komercejo de vino, mantelfabriko, la urba biblioteko kaj la registrejo pri civila stato. De 1922-68 ĝi servis kiel naturhistoria muzeo.

Uzo kiel urba muzeo[redakti | redakti fonton]

Urba muzeo aliloke ekzistis jam ekde 1886. La arkivisto Alfred Overmann ekestris ĝin en 1901 kaj pliriĉigis ties fokuson pri arto per kolektoj kulturhistoriaj.

La domo en la Johano-strato gastigas ekde 1969 la urban muzeon (Stadtmuseum) de Erfurto kun riĉa elmontrado pri la urba historio, la metioj, la ŝanĝo de la rolo de Erfurto en la kuro de la historio (ekz. pri la metioj; evoluo al metropolo dum la tempo de urbestro Richard Breslau) kaj la Reformacio. Fokuso ligita ĉi tien estas la rolo de Erfurto kiel grava mezepoka universitata urbo. Post restaŭrado dum 3 jaroj la muzeo remalfermiĝis en junio 1994 kun tute nova koncepto. En novembro 2001 la muzeo ricevis fare de la erfurta Ŝparkaso la plej grandan kolekton da erfurtaj moneroj kiel daŭran pruntedonitaĵon (ĉ. 900 pecoj); ties kolektinto estis la en 2000 mortinta Gerd Behr. Kuriozaĵoj estas la granda gamo da elmontritaj skribmaŝinoj el la eksa skribmaŝinfabriko Optima kaj la bastono de August Bebel, per kiu li laŭdire gvidis la Partikongreson de 1891 en la tre proksime situanta Kaisersaal.

Partoj de la muzeo ekstere[redakti | redakti fonton]

Apartenas al la muzeo krome la sekvontaj lokoj:

La 20-an de majo 2012 la ĉefa konstruaĵo post nova ampleksa renoviĝo remalfermiĝis per la prezentado de la daŭra ekspozicio Frenezaj jaroj - al la sojlo de reformacio.[1] La 31-an de oktobro 2012 sekvis la kritika ekspozicio Ribelo - reformacio - revolucio[2].

La Stockfisch-domo estas pluse seĝo de la renoma Societo historia de Erfurto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]