Haus zur Narrenschelle (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo kun la monumento desktre, dum vintro.
La plastiko antaŭ la domo.
La fasado malantaŭa, pentrita de Erich Enge.

La domo Haus Zur Narrenschelle (tradukite: Domo ĉe la arlekena tintilo) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbokerno de Erfurto (Hefengasse nr. 13/An der Stadtmünze; apud la Haus Zum Großen Paradies und Esel).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La domo troviĝas malantaŭ la urbodomo. La vandpentraĵo de Erich Enge referencas karnavalaĵojn kaj strigospeguladojn. Antaŭ la domo estas plastiko kun la sceno kie la burleskulo Til' Strigospegulo instruis la legadon al azeno. Ĝi faritis fare de Anke Besser-Güth en 2001. Unu jaron pli frue elektis la domon kiel sidejon la erfurta karnavala societo GEC. Dum multajn jarojn ĝi estis logopedia edukejo gvidita fare de Adelheid Daniel.

Historietoj strigospegulaj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la pajaco gastintis en la domo Turniergasse nr. 17, kiam la profesoroj universitataj intencis mistifiki kaj poste prifajfi lin. Pro tio ili donis al li la taskon instrui al azeno legi. Li konsentis kaj faris kontrakton kun la altlernejanoj por la daŭro de 20 jaroj ĝis perfekta legadkapablo de la besto; por tio li lasis doni al si partan antaŭpagon.

Post kelka tempo li kunvokis la talarulojn kaj legigis la beston la literojn I kaj A. Tio eblis ĉar la ruzulo antaŭe disĵetis avenerojn inter la paĝoj de la libro. Kiam la malsata bruto jam ne trovis unu, ĝi simple komencis iai. La universitatanoj laŭdire ege impresiĝis pro la rapida progreso de inteligenta besto kapablanta legi jam du literojn.

La arlekeno baldaŭ poste maldungis la azenon, baptis anstataŭe la erfurtanojn azenoj kaj forlasis bone salajrite la urbon. Problemo kronika: La universitato fonditis nur post la supozita morto de la arlekeno (1350). Ĉu Strigospegulo eraris taksanta kelkajn erfurtanojn azenoj ankaŭ ne klaras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]