Haussy
| Haussy | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Cambrai | |
| Kantono | Solesmes | |
| Urbestro | S-ino Annie Rosselle 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59294 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59289 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 547 (2006) | |
| Loĝdenso | 95 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°13′07″N 3°28′52″O / 50.21861°N, 3.48111°OKoordinatoj: 50°13′07″N 3°28′52″O / 50.21861°N, 3.48111°O | |
| Alto | 50 m - 109 m m | |
| Areo | 16,22 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Haussy estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 547 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Haussy situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Haussy etendiĝas sur 16,22 km².
Historio [redakti]
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Annie Rosselle, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj [redakti]
La preĝejo Saint-Pierre estis konstruita en 1849 laŭ nov-romanika stilo.
Lokaj famuloj [redakti]
La franca politikisto Pierre Mauroy enloĝiĝis en Haussy en la jaro 1936, kiam li estis okjara. Lia patro estis la direktoro de la vira lernejo.
Administrado [redakti]
Haussy apartenas al la kantono de Solesmes, kies ĉefurbo estas Solesmes. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.