Haut-Intyamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haut-Intyamon
Blazono de Haut-Intyamon
Blazono de Haut-Intyamon
Blazono de Haut-Intyamon
Albeuve, komunumo Haut-Intyamon
Albeuve, komunumo Haut-Intyamon
Albeuve, komunumo Haut-Intyamon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 31′ 1″ N 7° 3′ 22″ O / 46.51694 °N, 7.05611 °O / 46.51694; 7.05611 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 1″ N 7° 3′ 22″ O / 46.51694 °N, 7.05611 °O / 46.51694; 7.05611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1412
Areo 60,45 km²
Alteco 763 m super marnivelo
Poŝtkodo 1669
Komunumkodo 2121
Mapo de Haut-Intyamon
Mapo de Haut-Intyamon
Mapo de Haut-Intyamon
vdr

Haut-Intyamon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1412 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. La ĉefloko de la komunumo estas Albeuve.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Haut-Intyamon situas en la Friburgaj Antaŭalpoj en la supra parto de la Valo de Intyamon, kiun trafluas la rivero Sarino, proksimume 12 kilometrojn sude de la urbo Bulle. La plej alta punkto de la komunumo estas la montopinto Pra de Cray (kun alteco de 2090 m s.m.). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Neirivue (sur alteco de 754 m s.m.), Albeuve (sur alteco de 769 m s.m.), Lessoc (sur alteco de 812 m s.m.) kaj Montbovon (sur alteco de 797 m s.m.), kaj la vilaĝetoj Le Bu (sur alteco de 823 m s.m.), Les Sciernes d'Albeuve (sur alteco de 900 m s.m.), Comba d'Avau (sur alteco de 807 m s.m.) kaj Comba d'Amont (sur alteco de 840 m s.m.), Vers les Moret (sur alteco de 821 m s.m.) kaj Vers les Pichon (sur alteco de 870 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 60,45 km², de kiuj 37,9% estas kovritaj de arbaro, 49,3% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haut-Intyamon limas en nordo al Grejerco, en nordnordoriento al Bas-Intyamon, en nordoriento al Grandvillard, en sudoriento al Château d'Oex (VD), en sudsudoriento al Rossinière (VD), en sudo al Veytaux (VD), en sudsudokcidento al Montreux (VD), en sudokcidento al Blonay (VD), en okcidento al Châtel-Saint-Denis, kaj en nordokcidento al Semsales.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 190 de Bulle al Château d'Oex. La plej proksimaj aŭtovojalveturejoj situas norde apud Bulle en distanco de 12 km al la svisa aŭtovojo A12 kaj sude en Montreux en distanco de proksimume 8 kilometroj al la svisa aŭtovojo A9. Per la trajnlinio de Bulle al Montbovon la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra Montbovon pasas krome la etspura Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Saanen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haut-Intyamon estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro de 2002 per kunigo de la ĝi tiam aŭtonomaj komunumoj Albeuve, Lessoc, Montbovon kaj Neirivue.[3]

La unua dokumenta mencio de Montbovon datiĝas el la jaro 1255 kiel Montebovonis. Same kiel la ceteraj vilaĝoj de la valo de Intyamon al la Graflando Grejerco, kiu post la bankrotiĝo de la grafoj en la jaro 1555 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj ties voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto de Kantono Friburgo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]