Haute-Garonne
Haute-Garonne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Sudo-Pireneoj |
Numero | 31 |
Prefektejo | Tuluzo |
Subprefektejoj | Saint-Gaudens Muret |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Pierre Izard |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 434 367 (2021) |
Areo | 6 309 km² |
Loĝdenso | 227 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 53 |
Komunumaroj | 28 |
Komunumoj | 589 |
Haute-Garonne [ot ɡaʁɔn] (aŭ okcitane Nauta Garona [naŭto garuno]) estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. La departemento entute enhavas 589 komunumojn.
Ĝia nomo signifas “supra Garono”, ĉar la rivero Garono naskiĝas en la montaro Pireneoj kaj trafluas la tutan departementon. Tiu departemento etendiĝas sur surfaco de 6 309,3 km2 kaj havas loĝantaron de 1 264 154[1]. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj departementoj de tuta Francio, ĉefe danke al sia dinamika ĉefurbo Tuluzo.
La suda parto de la departemento situas en la montaro Pireneoj, ofte superante 3000 metrojn de alteco, la centra kaj norda partoj konsistas el larĝaj valoj kaj montetoj.
Bredado estas unu el la ĉefaj agrikulturaj aktivecoj, kune kun kultivado de cerealoj (tritiko, maizo). En la ĉefurbo Tuluzo koncentriĝas multaj modernaj industrioj (aeronaŭtiko, konstruado de Airbus aviadiloj, konstruado de satelitoj, multnombraj sciencaj laboratorioj,…). Tuluzo estas ankaŭ la dua plej granda universitata urbo en Francio kun pli ol 100 000 studentoj.
Haute-Garonne estas riĉa departemento en kiu turismo ludas gravan rolon: (Tuluzo) kun siaj monumentoj el la mezepoko (monaĥejoj, preĝejoj, baziliko romanika de St Sernin), kaj el la renesanco, multaj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, prahistoriaj grotoj, ban-urboj, ĉiuj vintraj aŭ someraj sportoj en la Pireneoj (skiado, ekskursado…).
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Haute-Garonne (31) (france). Alirita 31-an de aŭgusto 2014.